Antaŭ pli ol 130 jaroj du polaj sciencistoj el la krakova Jagelona Universitato Karol Olszewski [olŝevski] kaj Zygmunt Wróblewski [wrublewski] efektivigis la unuan fojon en la historio likvigon de oksigeno kaj azoto.
En la 2-a duono de la 19-a jarcento ne estis afero klara kiel estas konstruita materio. Multaj personoj asertis, ke materion eblas dividi en maniero nelimigita. Ne regis samopinieco pri tio, ĉu la materio konsistas el atomoj. Kvankam ekde la fino de la 18-a jarcento estis sciate, ke iuj gasoj estas likvigeblaj, sed ne eblis elmontri ĉu ĉiujn. Tiujn, kiujn oni ne sukcesis likvigi, i.a. oksigenon kaj azoton, oni difinis kiel „solidajn gasojn”. Samtempe aperis la kineta teorio de gasoj de James C. Maxwell, laŭ kiu ĉiuj gasoj subiĝas al la kondensado. La eksperimento de la polaj sciencistoj Olszewski kaj Wróblewski konfirmis lian teorion pri gaskonstruo kaj signifis gravan antaŭenpaŝon sur la scienca esplorkampo.
Zygmunt Wróblewski devenis el Grodno. La komencitajn en Kievo studojn li ne sukcesis fini, ĉar kiel 18-jaraĝa insurgento de la Januara Insurekcio 1863 li estis ekzilita al Siberio. Bonŝance relative baldaŭ li revenis al Eŭropo por subiĝi en Berlino al okulkuracado. Tie li finis fizikajn studojn, sekve du jarojn li estadis en Munkeno dediĉante sin al studoj pri elektro. Jam kiel doktoro li faris kelkajn pliajn veturojn tra Eŭropo ligante kontaktojn kun fizikistoj de Germanio, Britio kaj Francio. Tiuj kontaktoj ne nur fruktis per opiniinterŝanĝo, sed poste ebligis venigi al Pollando necesan esploraparataron. En 1882 jam kiel sciencisto Wróblewski revenis al la lando kaj ekloĝis en Krakovo, kie oni proponis al li katedron de fiziko en la Jagelona Universitato. Tie li konatiĝis kaj amikiĝis kun kemiisto, profesoro Karol Olszewski. Li mem ne sekvis la vojon de pola patriota junulado, sed estis filo de la insurgento de la Januara Insurekcio. Kiel 20-jarulo li komencis en 1866 studojn pri kemio kaj fiziko en la Jagelona Universitato. Poste li dum kelkaj jaroj estadis en Heidelberg. Post la reveno al Krakovo li fariĝis docento kaj ekde 1876 profesoro gvidanta Katedron de Kemio, kaj sekve Katedron de Neorganika Kemio. Kaj Wróblewski kaj Olszewski estis membroj de la krakova Akademio de Kapabloj. Dank’ al komuna atingaĵo, kiu estis likvigo de oksigeno kaj azoto en 1883 iliaj nomoj kune eniris la historion de la scienco.
Unu el la sciencaj problemoj, al kiuj ili dediĉis multajn esplorojn estis propreco de korpoj en tre malaltaj temperaturoj. Evidentiĝis, ke ofte korpoj, kiuj en normalaj, la tiel nomataj ĉambraj kondiĉoj havas proprecojn bonege rekonitajn en malaltaj temperaturoj alprenas novajn proprecojn, kio ebligas utiligi ilin por tute novaj celoj. La komenca fazo por tiuj eksperimentoj estis atingi tre malaltajn temperaturojn. En la 2-a duono de la 19 jarcento ekzistis aparataro ebliganta atingi minus 106 celsiusajn gradojn, ĉe kiu eblis likvigi iujn gasojn. Sed Zygmunt Wróblewski en 1883 atingis la temperaturon de minus 160 gradoj, dank’ al kio eblis kondensi – ene de kelkaj tagoj – oksigenon kaj sekve azoton, do praktike akiri aeron en la likva stato.
Tiu ĉi grandega sukceso spronis pliajn esplorojn. En ilia sekvo Wróblewski kaj Olszewski likvigis kaj sekve akiris en solida stato karbodioksidon kaj alkoholon. Dum ilia fruktoporta kunlaboro plej ofte Wróblewski iniciatis esplorojn, aliflanke Olszewski riĉis je ideoj, kiuj ebligis solvi laŭ la teknika flanko la esplorideojn de la amiko. Menciindas tamen, ke al la individuaj atingaĵoj de Wróblewski apartnis esploroj pri ŝanĝo de la elektra rezisto de metaloj en malaltaj temperaturoj, en kiuj aperas la superkonduktiveco.
La atingaĵo de la Karol Olszewski kaj Zygmunt Wróblwski havis ne sole teorian signifon, kvankam ilia metodo de la kondensado ne estis aplikata laŭ la industria skalo. Tiun oni inventis dek kelkajn jarojn poste.
Likva oksigeno estas blukolora kaj bolas en la temperaturo de ĉ. minus 183 celsiusaj gradoj. Oni uzas ĝin kiel oksidenzon en raketaj motoroj. Likva azoto estas aliflanke senkolora kaj bolas en la temperaturo de minus 196 gradoj. Ĝi estas vaste aplikata. I.a. pere de ĝi oni malvarmigas kamerojn por krioterapio. En kirurgio ĝi estas aplikata por la forigado de malsanaj aŭ trokreskintaj histoj. Ĝi estas utiligata ankaŭ en la konsuma industrio dum la pakumado aŭ konservado de nutraĵoj.
El la elsendo 22.08.2014. Legas Barbara