Henryk Arctowski, pola geografo, geologo, meteologo, glaciologo kaj mondvojaĝanto ligita kun la esploroj pri la polusaj regionoj naskiĝis en 1871 en Varsovio. Komence li lernis en la urbo Inowrocław en la germana aneksoparto de la polaj teritorioj, sed post tri jaroj pro la ĉikanoj de germanoj la gepatroj direktis lin por plua lernado al la belga Liège. Tiuloke li daŭrigis la superajn studojn pri matematiko kaj fiziko. Studojn pri geologio kaj kemio li faris en la pariza Sorbono, kio estis la okazo por la kontaktoj kun Maria Skłodowska-Curie. Post la reveno al Lieĝo li laboris ĝis 1896 ĉe profesoro Walter Spring publikigante multajn sciencajn laboraĵojn. Eksciinte pri la preparata scienca ekspedicio al Antarkto Arctowski en 1895 kontaktis baronon Adrien de Gerlach de Gomery, kiu instigis la Bruselan Geografian Societon financi la entreprenon. Arctowski helpis al Gerlach akiri kromajn financajn subvenciojn kaj logi al la ekspedicio sciencistojn. La ĝisfundaj konoj pri geologio kaj kemio, vastaj konoj pri matematiko, fiziko kaj astronomio faciligis al Arctowski preparojn. Dum la daŭranta du jarojn ekspedicio Arctowski okupiĝis pri esploroj koncerne glaciologion, oceanografion, geologion kaj meteologion. Li esploris la geologian konstron de la arkipelagoj de la sudantilia interoceania kresto sur la fundo de Atlantiko, la tiel nomata Kresto Scotia kaj de la montoj de la Antarkta Duoninsulo. Li esploris ŝangojn de neĝolimo en la regiono de Fajrolando kaj kompletigis jarajn meteologiajn observojn, dank’ al kio pli fidinde eblis priskribi la klimaton de Antarkto. Fine dank’ al liaj mezuradoj eblis difini la veran profundon de la antarkta kontinenta breto, kiu troviĝas pli profunde ol kaze de aliaj kontinentoj en la profundo de 400-600 metroj. Liaj esploroj ebligis ankaŭ konstati la similecojn de optikaj fenomenoj en atmosfero (haloo en kristalaj nuboj) kaj similecojn de aŭroro en la suda kaj la norda hemisferoj. La ekspedicio estis agnoskita kiel unu el la ŝlosilaj eventoj en la historio de antarktaj ekspedicioj pruvante, ke eblas transvivi la antarktan vintron kaj pulusan nokton. Kolektitaj materialoj eldonitaj en 10 volumoj fudamentas la modernajn esplorojn geologiajn, meteologiajn, glaciologiajn kaj oceanografojn de la polusaj regionoj. Arctowski ne ricevinte post la reveno sian antaŭan postenon en la Lieĝa Universitato entreprenis laboron en la Reĝa Meteologia Observejo en Ukkel, tie okupiĝante pri la prilaboro de la materialoj kunportitaj el la ekspedicio. En 1899 dum la kongreso de la Brita Asocio Subtenanta Sciencojn Arctowski prezentis en Dover sian projekton de internaciaj esploroj de Antarkto. Pli-malpli unu jaron poste li edziĝis en Londono al usona kantistino Arian Jane Addy. La geedza paro en 1909 translokiĝis al Novjorko, kie Arctowski ricevis la postenon de direktoro de biblioteka naturscienca fako (1911-1919). En tiu periodo li per la ŝipo „Ile de France” faris vojaĝon al Spicbergo kaj Lofotoj. Lia interesiĝo pri klimatŝanĝoj kaj iliaj kaŭzoj, en kiuj li esploris la rolon de la vulkana polvo, sunmakuloj kaj magnetaj tempestoj, fruktis per multaj publikaĵoj kaj kontaktoj kun elstaraj ekspertoj pri ĉi tiuj temoj. La konoj kaj kompetentoj de Henryk Arctowski gravis ankaŭ en historia momento por Pollando, de la reakiro de sendependeco. Kiam dum la 1-a mondmilito kreiĝis en Usono la esplorkomisiono preparanta materialojn por la packonferenco en Versajlo – kiu finiĝis per la traktato agnoskanta la sendependecon de Pollando post la 123-jaraj dispartigoj – Arctowski pretigis por ĝi specialan Raporton pri Pollando. Ĝi havis 2500 paĝojn kaj konsisitis el 14 fakoj. Krome ĝi enhavis pli ol 100 mapojn, plurajn desegnaĵojn, grafikaĵojn kaj tabelojn. Arctowski dum la intertraktoj troviĝis en Parizo kiel eksperto dum lia edzino gvidis karitatan kampanjon por polaj rifuĝintoj destinante por ĝi honorariojn de siaj koncertoj. En 1920 Henryk Arctowski ricevis de Ignacy Paderewski la proponon fariĝi ministro pri klerigo en la pola registaro. Malgraŭ sia korligiĝo al Varsovio li finfine transprenis Katedron de Geofiziko kaj Meteologio en la Universitato de reĝo Jan Kazimierz en Lvovo pro la fakto ke li estis ĝia honortitola doktoro. Li establis tie Instituton kaj riĉigis ĝin per sia, venigita el eksterlando, grandega biblioteko. Krome Arctowski partoprenis la laborojn de la Internacia Geografia Unio, kiun li prezidis en 1934. Dank’ al lia propono Pollando patoprenis la 2-an Internacian Polusan Jaron (1932-1933) kaj tri poloj laboris sur la Ursa Insulo en Arkto. Li proponis ankaŭ establon de la pola esplorbazo sur Spicbergo, kio realiĝis jam post lia morto meze de la 70-aj jaroj. En aŭgusto 1939 Henryk Arctowski kune kun la edzino forveturis al la Kongreso de la Internacia Geodezia-Geografia Unio al Vaŝingtono kiel la prezidanto de ĝia Komisiono pri Klimataj Ŝanĝoj delegita de la Lvova Universitato kaj Pola Akademio de Kapabloj, kies membro li estis. La militeksplodo eldevigis trudan elmigron. Tre rapide Arctowski komencis esploristan laboron en la vaŝingtona Smithsonian Institution pri la sunradiado, aparte en la kunteksto de klimatŝanĝoj. La foresto for de Pollando ne lozigis liajn kontaktojn kun la lando. Jam en 1945 li ligis kunlaboron kun polaj sciencinstitutoj kaj fariĝis ordinara membro de la Pola Geologia Societo. En 1950-a jaro pro la sanstato Arctowski rezignis pri profesia laboro.Dum sia longa vivo li publikigis pli ol 400 laboraĵojn i.a. en la angla kaj franca lingvoj pri la sciencaj rezultoj de la polusesploroj priskribante ilian trapason. 10 geografiaj formacioj kaj objektoj sur Antarkto, Arkto, sur Spicbergo portas la nomon Arctowski. Henryk Arctowski mortis la 21-an de februaro 1958, baldaŭ post li la 4-an de majo mortis lia edzino. Laŭ la deziro de Arctowski liaj teraj restaĵoj devis esti transportitaj al Pollando. Kune kun tiuj de lia edzino ili estis venigitaj en 1960 kaj trovis etrernan ripozon en la varsovia Powązki-Tombejo. Ekde 1969 la Fondaĵo de Henryk Arctowski de la Nacia Sciencakademio de Usono atribuas ĉiun trian jaron premion kaj medalon de Henryk Arctowski pro elstaraj atingaĵoj en la esploroj de heliofiziko kaj en la esploroj pri dependorilatoj inter la Suno kaj La Tero.
El la elsendo 17.03.2017. Legas Barbara – 9’31”