Jam la sepan fojon la redakcio de National Geographic Traveler okazigis en 2017 plebisciton por sep novaj vizitindaj mirlokoj de Pollando. La interretan voĉdonadon partoprenis preskaŭ 40 mil legantoj de la periodaĵo elektinte sep lokojn el 32 nomumitaj fare de la redakcio. Preskaŭ 20 procentojn de la voĉoj akiris Misteroj de Karkonosze-montaro, sekvajn lokojn okupis la Apudrivera bulvardo en Gorzów kaj subtera urbo sur la insulo Wolin. Malpli ol dek procentojn de subtenoj akiris Centro de kulturrenkontiĝoj en Lublino, la Postaugŭstenana komplekso en Żagań, la Subĉiela arkitektura komplekso Zagroda Guciów kaj la Kuirarta itinero de la apudkarpatiaj gustoj. Hodiaŭ mi proponas halti momente ĉe la postaŭgustenana komplekso en Żagań, kiu ekde 2011 portas ankaŭ la titolon de Historimonumento. La preĝejo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino en Żagań laŭ la historia kaj arta konsideroj estas unu el la plej valoraj sanktejoj de la Malsupra Silezio (la suda Pollando). Laŭ la malnovaj kronikistoj ĝi kreiĝis jam en la 1183-a jaro dum la regado de la Piast-dinastia princo Boleslao la 1-a Alta. La tutan postaŭgustenanan komplekson eniras nun kaj la preĝejo kaj krome la iama klostro de Aŭgustenanoj, klostra grenejo kaj studejo por lernantoj de la monakoj. La ordeno instaliĝinta en Żagań fine de la 13-a jarcento ludis eksterordinaran rolon en la materia kaj spirita evoluo de la tuta regiono. La finformiĝinta en la 18-a jarcento monumenteca komplekso de la ordenaj konstuaĵoj havas apartajn artajn kaj historiajn valorojn kaj riĉa heredaĵo de la abatejo sur vaste konceptita platformo de kulturo, religio, scienco kaj modernaj edukmetodoj radiis longe tra la jarcentoj ekster la limojn de la regiono. Ĝi estis gvida religia kaj scienca centro se temas pri teologio, kanonika kaj roma leĝaro dank’ al ordenaj abatoj, kiuj estis samtempe sciencistoj. La komplekso de la postklostraj konstruaĵoj imponas laŭ sia skalo kaj arkitekturaj solvoj kaj ĝis hodiaŭ konsistigas karakterizan akcenton en la panoramo de la urbo. Post kelkfojaj incendioj, kiuj plagis la urbon en la daŭro de la historio la mezepokaj konstruaĵoj de la klostro kaj preĝejo estis rekonstruitaj en la 18-a jarcento laŭ la baroka stilo. La preĝejo konservis stilon gotikan. En la 1810-a jaro pro la religiforigaj procezoj monakoj forlasis Żagań dum la abatejon transprenis la ŝtato. La iamaj klostraj konstruaĵoj ricevis novajn laikajn funkciojn. La preĝejon transprenis la loka paroĥo kaj la fama ordena librokolekto estis transportita al Vroclavo, parte vendita. La unika arkitektura komplekso de la postaŭgustenana abatejo bonŝance evitis la detruan efikon de la 2-a mondmilito malsame kiel la urbo, kiu estis tutece ruinigita. Nun la tuta komplekso estas vizitbla por individuoj kaj grupoj sole kun la loka gvidanto.
El la elsendo 09.09.2017. Legas Barbara – 4’27”