Ekde komenco de 2018 Pollando havas jam 930 urbojn, ĉio ĉi pro la decido aldoni al ilia ĝenerala nombro sep novajn. Temas pri la lokoj Józefów apud Vistulo, Łagów, Otyń, Radoszyce, Sanniki, Tułowice, Wiślica, kiuj ĝis la jarkomenco havis la statuson de komunumoj. Kvin el ili ĝuis la urbostatuson en la pasinteco, sed la historitempesto sengradigis ilian rangon. La statuso de la urbo ŝanĝas nun ilian publikan bildon kaj altigas la prestiĝon. Ĝi ja ligiĝas ankaŭ kun la mezureblaj avantaĝoj, kiel ekzemple investoatrakcieco kaj la ebleco klopodi pri rimedoj ligitaj kun la evoluigado de la urbaj regionoj. Sendube ĉiuj novaj urboj utiligos tiun ĉi ŝancon. Ni tamen proponas mallongan enrigardon en historion de tiuj lokoj, precize kvin, kiuj jam iam ĝuis la urbostatuson. Hodiaŭ ni parolos pri tri el inter ili Józefów ĉe Vistulo, Łagów kaj Otyń. Józefów ĉe Vistulo en la vojevodio de Lublin (la orienta Pollando) ĝuis la urborajtojn dum pli ol 180 jaroj, en la periodo 1687-1868. El ĉi tiu periodo devenas tiaj vizitindaj lokoj kiel la baroka preĝejo de Dia Korpo kaj konstruita kune kun ĝi Bernardena Klostro, la Preĝeja Sonorilturo, Palaca-Parka Komplekso de grafoj Rzewuski. La urbo estis establita en 1687 de krakova kastelestro Andrzej Potocki kaj ĝia nomo deriviĝas de la persona nomo de unu el liaj filioj. Józefów ĉe Vistulo ricevis privilegiojn de reĝo Johano la 3-a Sobieski organizi dimanĉe kaj ĵaŭde jarmarkojn kaj kvin fojojn jare grandajn bazarojn. La burĝoj ricevis la rajton fabriki vodkon kaj bieron. En 1691 Andrzej Potocki, krom la menciitaj pli frue historiaj objektoj, establis ankaŭ hospitalon por mizeruloj. En la 17-a jarcento Józefów fariĝis signifa komerca centro kun dogana kamero. En la epoko de la 18-jarcentaj dipartigoj Józefów ektroviĝis en la aŭstra aneksoparto kaj dum kelka tempo ĝi estis centro de aŭstra administracio. Meze de la 19-a jarcento en la urbo estis 31 masonitaj konstruaĵoj kaj 13 lignaj kaj inter ili distingiĝis unuetaĝa urbodomo kun turo, kiu bedaŭrinde ne transdaŭris. La centron de la urbo okupis foirplaco kaj 10 stratoj. En Józefów funkciis lernejo financata el la partopagoj de la loĝantoj kaj de la urboposedantoj. Tamen la doganbarieroj aplikitaj de la aneksintoj malfortigis la komercon, sekve malkreskis la nombro de la loĝantoj. Post la likvido de religiaj ordenoj en la postklostraj bernardenaj konstruaĵoj sian sidejon trovis la baza lernejo kaj poŝto. Reprezalioj post la malvenko de la januara kontraŭcara insurekcio 1863 alkondukis al perdo de la urborajtoj de Józefów ĉe Vistulo en 1868. Multe pli longe, ĉar 494 jarojn la urborajtojn ĝuis Łagów – 1375-1869. La urbo estas situanta en la Sanktakruca Montaro en la suda Pollando kaj veninte tien valoras viziti la ununavan paroĥan preĝejon el la 15-a jarcento, pli poste riĉigitan per malfrugotikaj portaloj kaj 17/18-jarcentaj kapeloj formantaj flankajn navojn. Vizitinda estas Ravino Dule, mondkonata surfaca fosejo de nigraj kalkoŝtoniĝintaj kapopieduloj. Ĵurasa Rabista Kaverno longa 160 metrojn menciita en la geografiaj publikaĵoj el la 19/20-jarcentoj konata ankaŭ kiel Łagów-kaverno estas vivejo de kelkaj interesaj animalspecioj. Łagów famas pro turismaj valoroj kaj estas nun ankaŭ startoloko lau blua turisma itinero al kastelo en Chęciny kaj laŭ la verda al la loko Nowa Słupia. La unuaj mencioj pri Łagów aperis jam en la 11-a jarcento. Laŭ kronikisto Jan Długosz en 1086 la Piast-dinastia princo Władysław Herman laŭ propetoj de sia edzino Judyta donacis la vilaĝon al la Eklezia Kapitulo de Kujavia Regiono, kiu instalis tie la kastelsidejon. En 1375 la reĝino de Pollando kaj Hungario, Eliżbieta al la episkopo Zbylut el Łagów atribuis la privilegion ŝanĝi la vilaĝon en la urbon, kion 25 jarojn poste konfirmis reĝo Vladislavo Jagelo. En 14-a la jarcento Łagów famiĝis kiel metiista centro, ĉefe de la potfarado. Estis fosataj tie ercoj de fero kaj plumbo. Otyń – en la lubuŝa vojevodio (la okcidenta Pollando) fieris pri la urborajtoj plej longe inter la ĵus menciitaj urboj, nome dum 616 jaroj (1329-1945). Kiel historiajn objektojn oni traktas tie i.a. ĝian urboplanan konstruon el la 14/19-jarcentoj. La paroĥa malfrugotika preĝejo de la Suprenlevo de la Sankta Kruco devenas el la 16/17-a jarcentoj. Al la historiaj objektoj kalkuliĝas ankaŭ ruinoj de la gotika kastelo el la 15-a jarcento, en kiu instaliĝis la klostra komplekso de jezuitoj en la 16/17-a jarcentoj. La unuaj mencioj pri Otyń devenas el 1322, kiam ĝi nomiĝis Wartinberg. Temis pri malferma urbo sen urbomuroj apartenanta al Żagań-Princoando. En la mezo de la 15-a jarcento aĉetis ĝin de la ĉeĥa reĝo Władysław fratoj Hans kaj Nikiel von Rechenberg. Laŭvice en la jaroj 1649-1776 ĝi apartenis al jezuitoj. La jezuita klostro estis prirabita de ruĝa armeo en 1945, la loka fabriko de bicikloj bruligita. La urbo perdis la signifon kaj siajn urborajtojn. Revigliĝo sekvis en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ekde nun Otuń denove estas urbo. Sur la listo de novaj urboj de Pollando, kiuj posedis jam iam la urborajtojn troviĝas ankoraŭ Radoszyce (1370-1870) kaj Wiślica (1326-1869). Pri ilia historio kaj vizitindaj lokoj ni rakontos en nia laŭvica felietono el la ciklo Koninda Pollando.
El la elsendo 05.01.2018. Legas Barbara – 8’24”