Laŭ la tradicio la establo de la benediktana abatejo sur la pinto de Święty Krzyż (la Sankta Kruco), en la Sanktakruca Montaro en la suda Pollando okazis en la 1006-a jaro laŭ iniciato de la Piastdinastia reganto, Bolesław Chrobry [bolesŭaf ĥrobri]. Iuj asertas tamen, ke ĝia ideodoninto estis reĝo Bolesław Krzywousty [kĵivousti] en la 12-a jarcento.  Ekde la malfrua mezepoko la monaka klostro vivanta laŭ la ordena regulo de S-ta Benedikto estis unu el la plej gravaj en Pollando centroj de la intelekta kulturo kun impona biblioteko, en kiu almenaŭ ekde la 15-a jarcento funkciis elstara mankopiejo. Tie i.a. kreiĝis unu el la plej valoraj historiaj objektoj de la pola kulturo, la 13/14-jarcentaj „Sanktakrucaj Homilioj”, opiniataj la plej manova proza verko en la pola lingvo. Dum la regado de la jagelona dinastiko la Sankta Kruco estis la plej grava sanktejo en Pollando, al kiu – en la antaŭdispartiga periodo en la fino de la 18-a jarcento – pilgrimis ne sole simplaj religiuloj, sed ankaŭ polaj reĝoj. Antaŭ kvin jaroj papo Benedikto la 16-a altigis la rangon de la troviĝanta tie preĝejo de la Sankta Triunuo, kiu ekde tiam uzas la titolon de malgranda baziliko. Antaŭ kvar jaroj okazis solena inaŭguro de ĝia turo rekonstruita post la detruo dum la 1-a mondmilito. Ĝis hodiaŭ en la sanktejo troviĝas la relikvoj de la Ligno el la Sankta Kruco. De ili deriviĝas la nomo de la tuta  Góry Świętokrzskie [guri  sventokŝiskje],  Sanktakruca Montaro  kaj ekde 1999 la nomo de unu el 16 vojevodioj de Pollando. Pasintjare estis lanĉita la ideo krei tie novan turisman itineron laŭe de la tieaj historiaj objektoj. La intinero „Laŭ la spuroj de la benedikatana kulturo” finrealigota ĝis 2021 rakontos pri la laboroj kaj atingaĵoj de la monaka ordeno, kiu fondis la abatajon. La entrepreno subtenita de la uniaj fondusoj estas realigata de la Asocio de la Sanktakrucaj Komunumoj el la lokoj Bieliny [bjelini], Bodzentyn, Łagów [ŭaguf] kaj Pawłów [pavŭf]. La projekto ĉirkauprenas ekzistantajn objektojn en la mencitaj komunumoj situantaj ĉirkaŭ la Sanktakruca Nacia Parko. Iliaj terenoj etendiĝas en la pitoreska regiono ampleksanta i.a. la plej altan montoĉenon de la Sanktakruca Montaro Łysogóry [ŭisoguri] kun la pintoj Łysica [ŭisica] – 612 metrojn super la marnivelo kaj Święty Krzyż [svjenti kĵiĵ],  la Sankta Kruco difinata ankaŭ la Kalva Monto (Łysa Góra [ŭisa gura] -595 metrojn super la manivelo. La troviĝantan sur la Sankta Kruco Sanktejon de la Relikvo de la Ligno de la Sankta Kruco ĉiujare vizitas miloj da pilgrimantoj kaj turistoj. En 2016 temis pri pli ol 300 mil personoj. Baldaŭ ĝi ne plu estos nur vizitloko por piuloj aŭ scivolemuloj. Oni alloge prezentos tie la nematerian kulturan heredaĵon de la benediktana abatejo, ĝian influon je la religia, spirita, ekonomia, socia kaj kultura evoluo de la tuta regiono. Al tiu celo servos i.a. revivigo de la kastela altaĵo kun la ruino de la Palaco de la Krakovaj Episkopoj en Bodzentyn [boĝentin]. Oni laŭplane protektos la murojn de la konstruaĵo, sed kromkonstruos ekspozician kaj edukan partojn, en kiuj en virtula maniero eblos vojaĝi en la epokon de la reĝo Władysław Łokietek [vŭadisŭaf ŭokjetek] el la 13-a jarcento aŭ superflugi la urbon tra la epokoj per balono. En la loko Łagów [ŭaguf] ĉirkaŭ la eduka ekpozicia centro en la iama policejo ligita kun la fajrobrigada sidejo kreiĝos intinero, ĉirkaŭ kiu dislokiĝos budoj de la mezepokaj metiistoj. Krome eblos rigardi virtualan konstruplacon de la mezepoka kastelo. En la komunumo Pawłów kreiĝas la Regiona Centro pri Dokumentado de Historio, en kiu troviĝos  i.a. studio pri la parola historio.  En ĝi la loĝantoj de la sanktakruca regiono registros siajn rememorojn pri la ĉiutaga vivo, profesia laboro, socia aktivado aŭ kutimoj, kiuj estos publike disponigitaj.  Samloke dank’ al la multmediaj teknikoj oni informiĝos kiel funkciis la mezepoka mankopiado de dokumentoj aŭ la benediktana biblioteko. La lasta elemento de la projekto ligiĝas kun la plukonstruo de la Mezepoka Setlejo en Huta Szklana (huta ŝklana] la Vitra Fandejo en la komunumo Bieliny [bjelini]. Funkcios tie metiejoj i.a. de lancopikilfaristo, ŝnurfaristo, bakisto kaj de laboranto de la arbara vitrofandejo. Eblos tamen ankaŭ iom distanciĝi disde la ĉirkaŭa brua realo en la ĝardeno kun aromaj kuracplantoj. En la funkcianta en la Setlejo gastejo estos kreita vintra kulturĝardeno – la ĉiujara loko de renkontiĝoj kaj prezento de la atingaĵoj de la artistoj ligitaj kun la Sanktakruca Montaro. Dank’ al la virtula realo turistoj povos vestoprovi tie historiajn kostumojn kaj flugi sur balailo super la tuta itinero, ja Łysa Góra de jarcentoj famas kiel renkontejo de sorĉistinoj.   Speciala interreta apo, sub la gvido de sankta Benedikto logos viziti diversajn lokojn laŭe de la tuta itinero de la Benediktana Kulturo. Ĉiuj temoj en la kreiĝantaj edukcentroj estas pretigataj kunlabore kun historiistoj kaj regionaj aktivuloj, kun benediktanoj kaj daŭrigantoj de ilia tradicio sur la Sankta Kruco monakoj el la Misiista Kongregacio de la Senmakula Maria. La itinero estos adaptita ankaŭ al personoj handikapitaj. Jam oni antauvidas kreskon de turismo en la regiono de Sankta Kruco je 100 mil personoj jare.

El la elsendo 20.07.2018. Legas  Barbara  -7’44”