Niedzica, Pasym kaj Górowo Iławieckie estis akceptitaj al la internacia reto de urboj, en kiuj oni vivas senhaste kaj for de la urba bruo. Pri ilia akcepto al la reto Cittaslow decidis Internacia Kunordiga Komitato de tiu societo debatinta en la itala Cisternino. Por membriĝi la tri menciitaj urboj devis fari mempritakson kaj plenumi la statutajn postulojn ligitajn kun la naturmedio, rekreo de la historia arkitekturo, popularigo de la regionaj frandaĵoj, gastamo rilate turistojn kaj infrastrukturo pliboniganta la vivkvaliton de la loĝantoj. Ĉio ĉi estis verkonformigita de la landaj organoj de Cittaslow-reto. La societo estis establita fine de la 90-aj jaroj en Italio por popularigi kulturon de bona vivo. Aktuale ĝi membrigas 182 urbojn en 28 landoj. La marko de la reto estas oranĝa heliko simbolanta fuĝon for de la grandurba hasto kaj garantianta altkvalitajn turismajn servojn. En la pola reto de Cittaslow estas 15 membroj kaj temas pri la dua plej multnombra reto post la itala.
El la elsendo 22.04.2014. Legas Tomek