Lastvendrede en la Jegelona Universitato en Krakovo (la suda Pollando) okazis la ĉefaj solenaĵoj ligitaj kun la establita tie antaŭ 655 jaroj Krakova Akademio. La 12-an de majo 1364 post kiam finfine venis la papa aprobo la fondoakton anoncis la lasta reĝo de Piast-dinastio Kazimiro la Granda. Tiu ĉi la plej malnova en Pollando kaj unu el la plej malnovaj en Eŭropo altlernejo preninta kiel la modelon Universitaton de Bolonjo sian devizon vortumis „Plus ratio quam vis”, alivorte pli gravas racio ol forto. Post la morto de la reĝo Studium Generale ĉesis funkcii. Nur 30 jarojn poste dank’ al la reĝino Jadwiga ĝi restarigis la funkciadon kiel rajtoplena mezepoka universitato. La reĝino edzinigita al la Właysław Jagelo mortante postakuŝe nur 25-jara lasis sian monon, juvelojn kaj vestojn por la restaŭro de la universitato. Ekde 1817 omaĝe al la Jagelona dinastio la universitato ricevis la kromnomon Jagelona. Kiel la unua rektoro de la krakova universitato estis elektita de la profesoraro la kunkreinto de internacia juro Stanisław el Skarbimierz. Kreiĝis tiam konstruaĵoj por profesoroj kaj por studentoj. La zorgo de la apostola ĉefurbo pri la Krakova Akademio estis konfidita al la krakova episkopo. La florperiodo okazis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La krakova universitato ĝuis internacian renomon logante studentojn el la tuta Eŭropo, kiuj konsistigis tiam ĉirkaŭ 44 procentojn de ĉiuj studentoj. Krom poloj studis litovoj, hungaroj, germanoj, ĉehoj, rusoj, svisoj, britoj, nederlandanoj, francoj, italoj, hispanoj, eĉ tataroj. La matematikaj, astronomiaj kaj geografiaj sciencoj plenfloris. Ĝuste tiam Mikołaj Kopernik kreis sian heliocentran teorion kaj Maciej Miechowita eldonis la verkon „Tractatus de duabus Sarmatiis…”. Temis pri la unua sistema priskribo de la terenoj inter la riveroj Wisła, Don kaj la Kaspia Maro. En la universitato eblis lerni la grekan kaj hebrean lingvojn. Tamen reformacio kaj religia divido de Eŭropo kun samtempa kreiĝo de multaj novaj universitatoj bremis la alvenadon de eksterlandaj studentoj. En la lando pli gravaj oficoj estis rezervitaj por nobeloj ne devantaj legitimi sin per universitataj atestoj. Ĉio ĉi kaŭzis krizon, sed la Krakova Akademio senĉese peredukadis elstarajn polajn ŝtatvirojn, episkopojn, literaturistojn. La 17-a jarcento distingiĝis per la rivalado de la Akademio kun jezuitoj dezirantaj akiri dominan pozicion en la krakova instruado. La 18-jarcenta plano venigi eksterlandajn profesorojn ne sukcesis, sed en la studoferto aperis la lingvoj germana kaj franca. Tute novan epokon inaŭguris la kreiĝo de la Komisiono por la Nacia Eduko en 1773. Dank’ al la komisiita de ĝi pastro Hugo Kołłątaj okazis ĝisfunda reformo de la universitato. Kreiĝis ĝia nova organiza strukturo, la unuaj laboratorioj, Astronomia Observejo, Botanika Ĝardeno, klinikoj. La studlingvo fariĝis la pola konforme al la klerigepoka filozofio. Post la 3-a dispartigo de Pollando (1795) Krakovo estis enkorpigita de Aŭstrio, sekve aligita al la Varsovia Princolando, post la Viena Kongreso (1815) Krakovo fariĝis Libera Urbo. Ĉio ĉi influis ankaŭ la situacion de la universitato, en kiu studoj iom sengradigitaj okazis en la germana kaj sub la germana influo. La situacio ŝanĝiĝis kiam Galicio kadre de la Aŭstro-Hungara Monarkio akiris aŭtonomion. Tiam kiel la lekcia lingvo estis revenigita la pola. Komence de la 20-a jarcento la nombro de la universitataj katedroj kreskis trioble, ĝis 97. Studis en ĝi pli ol 3 mil personoj el ĉiuj aneksitaj partoj de Pollando fare de Aŭstrio, Prusio kaj Rusio kaj el la tuta habsburga monarkio. Post la regajnita suvereneco en 1918 la evoluo de la Universitato daŭris. En Krakovo studis pli ol 4 mil junaj personoj, ne sole viroj. Pri ĝia rango atestas la longa nomlisto de elstaraj filologoj, historiistoj, arkeologoj, juristoj, matematikistoj, kemiistoj. Dramecan periodon en la historio de la Jagelona Universitato perskibis la 2-a mondmilito. En ĝiaj komencaj monatoj, la 6-an de novembro 1939 germanoj ruze kunvenigis en Collegium Novum preskaŭ 180 sciencistojn kaj laborantojn de la universitato kaj sekve arestis kaj malliberigis ilin en koncentrejoj. Multaj ne transvivis. Germanoj fermis la universitaton. La studoj ekde 1942 disvolviĝis konspire. Postmilite, en 1945 la studojn en la Jagelona Universitato komencis 5 mil personoj. En nova politika realo la universitata strukturo plurfoje ŝanĝis, ĉikanoj trafis iujn renomajn sciencistoj aparte en la stalinisma periodo. Tra la sekvaj jaroj la politikaj kirliĝoj speguliĝis en la historio de la universitato. Spite ĉion ĉi daŭre laboris tie elstaraj sciencistoj. Nun la Jagelona Universitato havas 16 fakultatojn, laboras en ĝi pli ol 540 profesoroj, 730 habilitiĝintaj doktoroj, 2600 aliaj lekciantoj, pli ol 3, 5mil administraciaj laborantoj. La krakova universitato estas studloko por ĉirkaŭ 50 mil studentoj kaj doktoriĝantoj. Inter la studentoj 65 procentojn konsistigas virinoj. En tiu kunteksto aparte reliefiĝas la legendo pri la unua studentino, Nawojka – kiu alivestita je knabo komencis tie studojn. La jubileaj solenaĵoj komenciĝis evidente en Wawel Katedralo per la florkrona ornamo de la tomboj de la fondintoj, la gereĝoj Kazimiro la Granda, Jadwiga kaj Władysław Jagelo. Dum la jubileaj solenaĵoj la medalon Merentibus transprenis profesoro Mario Suwalsky, poldevena sciencisto el la ĉilia universitato en Concepción kaj eksa honora konsulo de Pollando en ĉi tiu urbo. Li estis honorita pro siaj elstaraj sciencaj atingaĵoj en esploroj pri naturaj kaj modelaj membranoj, pro intensa kaj fruktodona scienca kunlaboro inter la Univeritatoj Jagelona kaj en Concepción, pro efika popularigado de la pola scienco kaj kulturo en la landoj de la Latina Ameriko. La solenaĵojn kronis speciala koncerto kun la partopreno de la muzikaj ensembloj funkciantaj ĉe la Jagelona Universitato.
El la elsendo 17.05.2019. Legas Barbara – 9’06”