Denove post kelka paŭzo ni invitas vin gesinjoroj viziti laŭvican konindan lokon en Pollando. Ĉi-foje temas pri la loko Kłodawa situanta pli-malpli meze de la vojo inter Varsovio kaj Poznano en la regiono Kujavio. Kelkfoje ĉi-jare ĝi troviĝis ĉe la itinero de miaj trajnaj veturoj, sed ĝia nomo ĝenerale estas konata. Nome troviĝas en ĝi la plej granda, la plej profunde situanta kaj…. la plej nova minejo de la ŝtona salo en nia lando, kie nun daŭras laboroj pri organizo de salbazita kuracejo, sed krome daŭra senĉese modernigaj laboroj kaj la salekspluatado okazas sur la nivelo 600 kaj 750 metrojn sub la ternivelo. La establo de Kłodawa radikas en la 11-a jarcento, kiam ĝi kreiĝis kiel ĉepreĝeja setlejo. Tamen la unuaj setlospuroj en la regiono estas multe malpli novaj kaj devenas de antaŭ 4 mil jaroj, en Kłodawa mem de antaŭ du kaj duona mil jaroj. Ĝia nomo deriviĝas de la nomo signifanta faligitan arbotrunkon, kiu en la pola lingvo sonas „kłoda” [kŭoda]. Ĝis nun ĝi funkcias en negativa frazeolgiaĵo signifanta malebligon de realigo de ies intencoj. Tamen koncerne la urbonomon ĝi signifis ne sole faligitan arbotrunkon, sed la vivejon de arbaraj bestoj protektitan de falintaj arbotrunkoj kaj gardatan de reĝaj oficistoj. Antaŭ jarcentoj, en la tempo kiam tiu tereno estis dense surkreskita de arabaroj la polaj regantoj ofte estis venantaj tien por ĉasi. Ili ekde la komenco ĉirkaŭprenis la lokon per sia protekto. Jam en 1085 princo Władyslaw Herman ordonis konstruigi en Kłodawa preĝejon kiel oferdonon pro la naskiĝo de sia filo Boleslao. Temas pri la posta pola reĝo Bolesław Krzywousty [boleŭaf kŝivousti]. La reĝo, kiu aparte ŝatis la regionon de Kłodawa estis Vladislavo Jagelo, kiu atribuis al ĝi la urborajtojn. La urboevoluon favoris Kazimiro Jagelonido, kiu libergis la urbon de ĉiaj doganoj kaj foirpagoj. Apartan brilon Kłodawa ĝuis dum la regado de Sigismundo la Maljuna, la aliaj reĝoj kiuj zorgis pri la urboevoluo estis Stefan Batory kaj Sigismundo la 3-a Vasa. La lastajn privilegiojn Kłodawa ricevis de Stanisław August Poniatowski. La periodo de la plej pompa disfloro de Kłodawa datiĝas al la 16-a jarcento. Favoris tion ankaŭ la fakto, ke tra la urbo kondukis du gravaj komercaj itineroj el Prusio al Litovio kaj Rusio, el la loko Łęczyca al la nordsituantaj urboj Toruno kaj Gdansko. Sian signifon Kłodawa perdis sekve de la 17-jarcentaj svedaj invadoj, la tiel nomata „sveda inundo”, kiam oni elmurdis signifan parton de ĝiaj loĝantoj. Pliaj svedaj invadoj kaj epidemioj kaŭzis, ke Kłodawa neniam reakiris brilon de antaŭ la dispartiga periodo en la 18-a jarcento. Ĝiaj pliaj sortoj ne estis brilaj. Ekde 1793 ĝi ektroviĝis en la prusa aneksoparto, nur por 8 jaroj en 1807 ĝi eniris la sendependan Varsovian Princolandon, sed jam ekde 1815 ĝi ektroviĝas en la rusa aneksoparto. Tiam ĝi perdis (en 1870) la urborajtojn, reakirinte ilin nur en la komenco de la reagajnita suvereneco de Pollando en 1925. Jam antaŭmilite oni malkovris ĉi tie riĉajn saltavolojn, sed ilia ekspluatado komenciĝis nur en 1956. La blanka kaj rozkolora salo de Kłodawa famas pro sia altgrada pureco. Ĝi distingiĝas kiel riĉa fonto de mikroelementoj, necesaj por regulkonforma, sana funkciado de la homa organismo. Temas pri magnezio, mangano, fero, zinko, kupro, kalcio, kalio, seleno, jodo kaj aliaj elementoj. Parto de la minejo estas vizitebla. Onidire ĝia turisma itinero en la profundo de 600 metroj sub la tero troviĝas plej profunde laŭ la monda skalo. La vizitantoj konatiĝas kun la historio de la saltavoloj kaj diversaj aplikoj de ekspluatata salo. Krom por konsumaj celoj en ĉiu pola domo ja ĝi servas en agrikulturo i.a. kiel leksalo por la bestoj, en la kemia industrio, por la dumvintra vojkonservado. La lifta enprofundiĝo al la vizitindaj koridoroj kun la rapideco de 6 metroj je sekundo lasas neforgeeblajn travivaĵojn. Tiu malsuprenveturo nur inaŭguras vizitpromenon tra la ekspluatataj koridoroj ĝis la kapelo de la sankta Kinga, la patronino de la salministoj. En la vizitprogramo eblas rigardi la uzatajn maŝinojn kaj konatiĝi kun aliaj apartaĵoj de la salminado. En 2007 estis en ĝia profundo starigita Guiness-rekordo pro la okazinta ĉi tie koncerto de Kalisz-Filharmoio sub la direkto de Adam Klocek. La saltavoloj de Kłodawa kreiĝis sekve de la movoj de la termantelo, kiuj elpuŝis ĝin el la terprofundo. Nun ili okupas la surfacon longan je 26 kilometroj kaj vastan je du kilometroj. La salo de Kłodawa kiel menciite havas blankan aŭ rozan koloron. Ĉi-lasta estas ĉirkaŭprenita per protekto kontraŭ eventuala sengradiga rolo de la homa aktivado. Temas pri la unusola loko en Eŭropo, en kiu aperas rozkolora salo logante tien kaj studentojn kaj sciencistojn. Ĝi troviĝas en la plej junaj tavoloj, kreiĝintaj antaŭ 240 milionoj da jaroj el la forvaporiĝintaj maroj kaj oceanoj. Ĝi estas sesoble pli kosta ol la salo blanka. La rozkoloraj salbuloj servas i.a. kiel jonigaj lampetoj kaj kandelingoj.
El la elsendo 22.11.2019. Legas Barbara – 7’44”