Lunde en nia hemisfero komenciĝis astronomia aŭtuno. En Pollando sunplene kaj varmete. Kia estis la ĵus pasinta somero? Laŭ klimatologo Szymon Walczakiewicz la temperaturoj de la meteologia somero en Pollando dum la lastaj dek kelkaj jaroj superas la mezajn indikojn. La esplorcentro IMGW – Instituto pri Meteologio kaj Akva Mastrumado informis, ke la nunjara somero estis en nia lando varma kaj seka. La temperaturoj de junio superis la normojn. La plej alta temperaturo 38,2 gradoj estis notita en Radzyń (la okcidenta Pollando). Varmega estis ankaŭ julio, dum kiu temperaturoj superantaj la normon koncernis la tutan landon. Plej varme estis en Włodawa (la orienta Pollando), kie oni oni notis 37,3 gradojn. Entute la nunjara somero estis je du kaj duona grado pli varma ol en la tuta periodo 1981-2010. Someran varmegon spertis en 2019 ne sole poloj. Ekzemple fine de julio en Parizo oni notis 42,5 gradojn, kio estis rekordo en la skalo de pli ol 70 jaroj. En Germanio oni notis 42 gradojn la unuan fojon ekde 138 jaroj, t.e. ekde la komenco de la mezurado. Historiaj varmrekordoj estis notitaj en Nederlando (40,4 gradoj) kaj en Belgio (40,6 gradoj). Kreskantajn temperaturojn sciencistoj agnoskas kiel rezulton de la terglobskalaj klimatŝanĝoj.
El la elsendo 24.09.2019. Legas Barbara – 2’05’
Klimata varmigo baze de donitajoj 2019_02’05”