Lastdimanĉe okazis la 2-a raŭndo de la prezidentigaj balotoj. La balotfrekventeco egalis al 55,34 procentoj. Venkis Andrzej Duda, kiu akiris 51,55 procentojn de la voĉoj. La nun oficanta Bronisław Komorowski ricevis 48,45 procentojn de la voĉoj.
Por Andrzej Duda voĉdonis pli ol 60 procentoj de la plej junaj balotantoj: lernantoj kaj studentoj, krome kamparanoj, laboristoj kaj senlaboruloj. Li akiris ankaŭ fidon de laborantoj de administracio kaj servoj, emeritoj kaj pensiuloj. Bronislaw Komorowski venkis nur inter direktoroj, estroj kaj merkatistoj. Virinoj balotis egale por ambaŭ kandidatoj. Andrzej Duda estis subtenita de pli multaj viroj. En la prezidentaj balotoj eksterlande venkis Andrzej Duda, akirinte 55,93 procentojn de la voĉoj. Por Bronislaw Komorowski balotis 44,07 procentoj de la voĉdonintoj. Andrzej Duda gajnis balotojn en Britio, Usono, Irlando, Francio, Norvegio, Kanado. Pli da balotintoj voĉdonis por Bronisław Komorowski en Germanio, Nederlando, Belgio.
La solenaĵo de la enmanigo de la nomumakto je prezidento al Andrzej Duda okazos la 29-an de majo en Wilanów-Palaco. La prezidentan oficon Andrzej Duda transprenos la 6-an de aŭgusto 2015 post la prezidenta ĵuro deklarita antaŭ la Nacia Asembleo.
El la elsendo 26.05.2015. Legas Krystyna