Sciencistoj el la Centro de Kosmaj Esploroj de la Pola Sciencakademio prilaboris metodon de aŭtomata kaj rapida prilaborado de detalaj terenmapoj. La metodo validas en la skalo de la tuta mondo. La prototipo kreiĝinta laŭ komisio de la Eŭropa Kosma Agentejo koncernas dume sole Eŭropon. La mapo prezentas la staton de la eŭropa tereno en 2017 konsiderante 13 plej esencajn klasojn. Temas pri terenoj agrikulturaj, arbaroj (aparte foliarbaj kaj pingloarbaj), pri marĉoj, torfejoj kaj terenoj kun konstruaĵoj. Por ĝia prilaboro estis utiligitaj 15 mil fotoj el la satelitoj Sentinel 2. Rezulte la mapo de polaj sciencistoj estas du kaj duonmiloble pli preciza ol laste prilabrorita. Dank’ al nova metodo ĝi kreiĝis en periodo de apenaŭ 6 semajnoj dum antaŭe oni bezonis por tio 80 semajnojn. Sciencistoj utiligis la procedon de „maŝina lernado”, kio signifas, ke ili liveras la referencajn donitaĵojn por algoritmo, baze de kiu komputilo mem lernas rekoni la pridemanditan tipon de la terensurfaco, en ajna loko de la mondo. La metodo estis testita en Ĉinio, Kolombio, Namibio, Germanio kaj Italio. Laŭ la polaj sciencistoj la plej granda defio en prilaboro de algoritmo estis trovo de konformaj referencaj donitaĵoj.
Ciferecaj satelitaj mapoj pri la terensurfaco estas la moderna ekvivalento de laŭtemaj paperaj mapoj. Pro sia bita naturo ili ebligas facilan kaj rapidan analizon de la medio.
El la elsendo 29.10.2019. Legas Tomek – 1’47”