Kolektivo el la Universitato Aalto kaj PET-centro en la finna Turku prilaboris metodon de samtempa skanado de la cerboj de du personoj helpe de magneta resonanco. Tio ebligis observi la reagon de la cerboj en interrilatado kun aliaj homoj. La finnaj sciencistoj skanis cerbojn de 10 paroj. Ĉiu el ili pasigis en skanilo 45 minutojn en proksima fizika kontakto laŭ la rekomendo de esploristoj frapante reciproke per la fingro siajn buŝojn. Dum la skanado de iliaj cerboj evidentiĝis, ke la homaj cerboj laŭvorte sinkronigis. La ligita kun tio mensa imitado de la movoj de la partnera persono verŝajne konsisitigas la plej fundamentan mekanismon de sociaj interagoj. Laŭ profesoino Rita Hari dum interparolo aŭ solvado de iu problemo la cerbofunkcioj de homoj kunligiĝas. Tamen ni eblas kompreni la okazantajn en la reala tempo bazajn sociajn interreagojn, se samtempe oni ne skanas la cerbofunkciojn de ambaŭ engaĝitaj personoj. Kiel ŝi klarigis sian eksperimenton en „Frontiers in Psychiatry” tio estas bonega komenco de esploroj pri maturaj interagoj. Homoj reagas ne sole je eksteraj impulsoj, sed de unu sekundo al la alia, akordigas sian konduton al tio, kion ili atendas.
El la elsendo 16.06.2020. Legas Tomek – 1’29”