En la loko Gorzów Wielkopolski en la okcidenta Pollando kreiĝis muralo prezentanta Alfreda-n Markowska, polan ciganinon, kiu dum la 2-a mondmilito savis ĉirkaŭ 50 romaajn kaj judajn infanojn. Ĝi troviĝas sur la muro de la loka Baza Lernejo numero 1, en kiu de jardekoj lernas la romaaj infanoj. La murpentraĵo kun la dimensio de 3 je 3 metroj prezentas s-inon Alfreda sidantan surseĝe. Fone, en la formo de ombro, videbliĝas la cigana nomada grupo kaj malsupre floroj. La muralo kreiĝis rezulte de la kunlaboro de la kulturmmedioj kaj medioj agantaj favore al naciaj malplimultoj kaj la integriĝo en Gorzów Wielkopolskie. Alfreda Markowska naskiĝis en 1926 en la cigana nomada grupo apud Stanisławów. En 1941 germanoj elmurdis ŝian tutan familion. Poste ŝi edziniĝis, sed kune kun la edzo ŝi estis fermita en la getoon en Lublin, de kie ili estis veturigitaj al Lodzo kaj al Bełżec. De tie ili fuĝis kaj revenis al la loko Rozwadowa, kie okazis ilia geedziĝo. Dummilite Alfreda Markowska klopodis helpi al romaaj kaj judaj infanoj trovante por ili kaŝejojn, preparante por ili falsajn dokumentojn. Post la milito kun sia nomada grupo ŝi estis setligita en Gorzów Wielkopolski, en kiu ŝi vivas ĝis hodiaŭ. Pro sia heroeco kaj kuraĝo Alfreda Markowska ricevis en 2006 Komandoran Krucon kun la Stelo de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando.
El la elsendo 27.06.2017. Legas Tomek – 1’37”