Finnlando oficiale proponis enmeti en la liston de la nemateria kulturheredaĵo de Unesko la „kulturon de saŭno”. La propono estis vortumita baze de la nacia kulturregistro de Finnlando, kiu ampleksas pli ol 50 diversspecajn kulturajn fenomenojn kaj tradiciojn. La decido estos anoncita en decembro 2020. Inter la argumentoj por la finna saŭno oni reliefigis, ke ekzistas neniu finna vorto, kiu tiom populariĝus en aliaj lingvoj kaj krome, ke la tempo pasigata en saŭno estas signifa elemento de la finna realo. Oni elmontris, ke statistika finno iras al saŭno la unuan fojon antaŭ la fino de duona vivojaro kaj poste uzas ĝin pli ol unu fojon semajne. Finnoj ne rezignas pri saŭnoankaŭ grizaĝe. Oni taksas, ke en la lando, en kiu vivas iom pli ol 5,5 milionoj da personoj troviĝas tri milionoj da saŭnoj. Ĝis nun neniu el la finnaj kutimoj aŭ elementoj de la nemateriala kulturo troviĝas sur Unesko-listo. Finnaj oficistoj preparas nun kroman proponon, kiu koncernas la tradicion de la popola violonludo, kiu estas kultivata en la komunumo Kaustinen, en la okcidenta Finnlando, kie de 50 jaroj en julio okazas la plej granda en la nordiaj landoj festivalo de la popola kulturo.
El la elsendo 24.04.2019. Legas Milada – 1’50”