Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 684-a E_elsendo el la 15.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org
– En la ampleksa E-komunuma parto de la vendreda elsendo aŭdiĝas i.a. interparolo kun kunorganizantoj kaj partoprenantoj de la 34-a Sanmarineca Universitata Studsesio en Varsovio, profesoroj Christer Kiselman kaj Reinhard Fössmeier, kiu kun magistrino Małgosia Komarnicka organizis la eventon.
La E-komunumaj informoj rilatas ankaŭ al la tradukkonkurso “LUCIJA BORČIĆ” (hes @ (heliko) hes-keu.hr) kaj al la muzikprojekto „Brel en Esperanto“ (www.doubleun.com).
– Komenca aktualaĵo informas pri la nova raketkatapulto fare de la Norda Koreio, la rusaj militekzercoj Zapad-2017, kaj glorigado de germanaj soldatoj de la du lastaj mondmilitoj en Germanio.
– La kulturkronika informo koncernas du laste malfermitajn ekspoziciojn en Muzeo de Paperhistorio en Duszniki Zdrój (la suda Pollando).
– En la elsendo ni prezentas la kanzonon de Jacques Brel „Amsterdam’“ el la Nacia Vespero de la Lilla UK-2015.
– La akompana al la programinformo foto prezentas kelkajn partoprenantojn de la 34-a SUS de AIS-San Marino dum la ekskurso tra Varsovio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
La akademiaj kunsidoj pri kiuj vi raportis en la du lastaj programoj estas fierigaj eventoj por la Esperanta komunumo en la tuta mondo. Dum frenezaj diktatoroj minacas bombi la mondojn, altspiritaj homoj zorgas pri la progreso kaj disvastigo de scienco. Tiel kontribuas la Pola Retradio por la paco. Gratulon!