Ludu

La 684-a E_elsendo el la 15.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En la ampleksa E-komunuma parto de la vendreda elsendo aŭdiĝas i.a. interparolo kun kunorganizantoj kaj partoprenantoj de la 34-a Sanmarineca Universitata Studsesio en Varsovio, profesoroj Christer Kiselman kaj Reinhard Fössmeier, kiu kun magistrino Małgosia Komarnicka organizis la eventon.
La E-komunumaj informoj rilatas ankaŭ al la tradukkonkurso “LUCIJA BORČIĆ” (hes @ (heliko) hes-keu.hr) kaj al la muzikprojekto „Brel en Esperanto“ (www.doubleun.com).
– Komenca aktualaĵo informas pri la nova raketkatapulto fare de la Norda Koreio, la rusaj militekzercoj Zapad-2017, kaj glorigado de germanaj soldatoj de la du lastaj mondmilitoj en Germanio.
– La kulturkronika informo koncernas du laste malfermitajn ekspoziciojn en Muzeo de Paperhistorio en Duszniki Zdrój (la suda Pollando).
– En la elsendo ni prezentas la kanzonon de Jacques Brel „Amsterdam’“ el la Nacia Vespero de la Lilla UK-2015.
– La akompana al la programinformo foto prezentas kelkajn partoprenantojn de la 34-a SUS de AIS-San Marino dum la ekskurso tra Varsovio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D