Jam la 15-an fojon la kvar polaj reĝaj rezidejoj – La Reĝa Kastelo, la historiaj objektoj en la Reĝa Łazienki- Parko kaj la Palaco en Wilanów – ĉiuj en Varsovio, kaj Wawel-kastelo en Krakvo malfermas senpage siajn rezidejojn por la vasta publiko. La devizo de la tagoj estas „Eniru la historion” ebligonte al la vizitantoj ne nur viziti la artkolektojn kaj ekspoziciojn en la kvar reĝaj rezidejoj. La gastoj havos la eblecon konatiĝi kun ilia historio kaj arkitekturo kaj unuavice ektroviĝi en lokoj, kun kiuj estas ligitaj la plej gravaj eventoj de la pola historio. Nur en la varsovia Reĝa Kastelo kaj en Wilanów-palaco estis pretigitaj ĉirkaŭ mil eventoj. Inter 500 eventoj de la Reĝa Kastelo 300 havas edukan/klerigan karakteron kaj estas adresitaj al lernejoj kaj universitatoj de la tria aĝo. Pliaj 200 prelegoj, renkontiĝoj, intergeneraciaj okupoj kaj laborrenkontoj estas destinitaj por neorganizitaj gastoj. La varsovia Wilanów-palaco, krom ekspozicioj kaj pompaj internoj, proponas al la gastoj senpagan vizitadon de reĝaj ĝardenoj. En la lastaj tagoj de novembro okazos speciala evento dediĉita al la historiaj prepoj de Kristnasko kun koncerto de la malnova muziko.
La eventoj en la Reĝa Wawel-kastelo en Krakovo okazos ĉi-jare sub la devizo „Wawel estas aperta, malferma ”, „Wawel estas la via”. Inter la plej gravaj atrakciaĵoj estos tri la plej novaj porokazaj ekspozicioj “Anna Jagiellonka – ĉiuj vizaĝoj de la reĝino”, “Ekstazoj. Bernini en Wawel- ikastelo” kaj “Vermeer ĉe Wawel” – kun la pentraĵo „Virino kun la perla kolĉeno” el la berlina Gemäldegalerio.

El la elsendo 15.10.2026. Legas Gabi – 02′ 28″

Ludu