Sciencaj informoj

La proprecoj de la pola fagopira mielo

Enretigita de: | Okt 30, 2026 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Malfacilas erarigi, konfuzi la polan fagopiran mielon kun iu ajn alia. Ĝia malhelbruna, preskaŭ ĉokolada koloro, intensa aromo kaj akra gusto povas surprizi. Ĝuste nur antaŭ kelkaj semajnoj en la bazaroj aperis i.a. la fagopira mielo el la nunjara rikolto.
Polaj sciencistoj komparis diversajn mielspecojn depende de la plantareoj, vizitataj de abeloj. Temas pri mieloj produktitaj el akacio, kolzo, diversaj floroj, tilio, eriko, fagopiro kaj mielo mielrosa. Oni ekzamenis ilian kapablon neŭtraligi la kemiajn kombinaĵojn, oni ekzamenis iliajn plantekstraktojn, t.e. biologiajn substancojn – ekzemple vitaminojn, antioksidantojn, oleojn kaj flavonoidojn – akiritajn el diversaj plantopartoj.
La fagopira mielo ricevis en ĉi tiu pritakso 85, 1 procentojn. Mielo mielrosa 77,4 procentojn, la erika 5,3 procentojn, tilia 44,1 procentojn, la kolza 28,9 procentojn kaj la akacia 14,7 procentojn.
Samtempe sciencistoj el la Instituto pri la Bestogenerado kaj pri Nutraĵesplorado de la Pola Sciencakademio en Olsztyn informis, ke ĝuste la pola fagopira mielo estas la plej riĉa fonto de polifenolaj kombinaĵoj kaj montris ĝian plej altan antioksidan efikadon.
Mielo estas kutima varo en ĉiuj nutraĵvendejoj. Ĝi nome abunde aperis en polaj bazaroj. Esploristoj en la Pola Scienakademio rekomendas tamen aĉeti mielon rekte de la abelbredejo aŭ ĉe loka abelbredanto kaj ĝuste plian mielon el abelbredejo aŭ lokaj abelbredantoj proponas polaj bazaroj.

El la elsendo 30.10.2026. Legas Barbara – 02′ 36″

Ludu

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj