Hodiaŭ en Poznano, la okcidenta Pollando finiĝis la 2-a etapo de la 17-a Internacia Violonkonkurso, kies patrono estas Henryk Wieniawski. La konkurso komenciĝis la 8-an de oktobro kaj finiĝos la 25-an.
Organizata ekde 1935 ĉiun kvinan jaron – escepte de la 2-a mondmilito kaj pandemia periodo – ĝi estas la plej malnova ekzistanta violonkonkurso en la mondo, kiu ne nur flegas la memoron pri la elstara pola komponisto kaj muzikisto, sed ankaŭ elmontras la plej elstarajn violonistojn el la tuta mondo.
La nunjaran konkurson komencis 48 junaj violonistoj el la tuta mondo inter la 18-a kaj kaj la 30-a vivojaroj. Al la dua etapo kvalifikiĝis 24 inkluzive de 3 poloj. Ĉe ĉiu konkursetapo la junaj artistoj frontas novajn repertuarajn defiojn. La unua etapo estis plene dediĉita al la komponista kreado de Henryk Wieniawski, en la pliaj necesas alfronti defiajn komponaĵojn de la pola kaj monda violonista literaturo. La rivalado finiĝos per plenumo de unu el la du violonkonĉertoj de Wieniawski.
La konkursan ĵurion prezidas renoma pola violonisto, laŭreato de multaj prestiĝaj premioj Bartłomiej Nizioł. En la konsisto de la ĵurio troviĝas Andrea Obiso, Liviu Prunaru, Gerhard Schulz, Alexander Sitkovetsky, Akiko Suwanai, Agata Szymczewska, Vera Tsu Weiling, Sungsic Yang kaj Nancy Zhou.
La laŭreatojn atendas premioj, kies suma valoro egalas al 120 mil eŭroj, inluzive de 60 mil eŭroj rezervitaj por la laŭreato de la unua premio, kaj multaj eksterregularaj premioj. La Koncerto de la Laŭreatoj okazos la 25-an de oktobro en la Nacia Filharmonio de Varsovio.
El la elsendo 15.10.2026. Legas Maciek – 02′ 07″

