Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1497-a E_elsendo el la 30.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En niaj hodiaŭaj sonscenoj pri la 111-a UK en Graz ni koncentriĝas pri la omaĝprogramero honore al la mortinta en novembro 2025 Roman Dobrzyński. En ĝi ni aŭdas fragmente la salutojn de lia filo Feliks, esprimitajn ankaŭ en la nomo de la fratino Ewa, al la kongresanoj en Graz; etan fragmenton de la filmo pri Roman Dobrzyński de Jerzy Dryja, varsovia esperantisto, mortinta rekte antaŭ la 111-a. Roman Dobrzyński rememore adiaŭas Ursula Grattapaglia el la brazila Bona Espero. Kelkajn memorbildojn pri Roman Dobrzyński dividas Humphrey Tonkin.
• En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informas pri la okazonta Tago de la Nacia Legado (05.09.2026) kaj aparta E-legado en la Zamenhof-Centro en Bjalistoko. Ni informas pri prezidanta posteno de la pola sciencistino, prof. A. Tycińska en Asocio de Akuta Kardiovaskula Prizorgo; pri novaj merkatreguloj de mielo sur la pola merkato.
• La programinformon akompanas foto de John Huang prezentanta la kongresan publikon ĉe balkono de la Zamenhof-Salono en Graz.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.






