La kodekso „Augustinus Hipponensis Sermones” troviĝanta en la Dioceza Biblioteko en Pelplin estis konata al esploristoj. Al Pelplin ĝi venis kun cistercianoj, kies patrina abatejo troviĝis en Bad Doberan en Maklemburgio. La biblioteko de Pelplin troviĝas en daŭra kontakto kun membroj de la Societo de la Klostro Bad Doberan, interesiĝantaj pri libregoj el la malnova abatejo. Unu el la germanaj esploristoj ne povante malĉifri fragmenton de la manuskripto petis helpon de profesoro Christian Tornau el Würzburg-universitato. Sekve de liaj esploroj pri la 12-jarcenta manuskripto kun ses homilioj estis malkovrite, ke du el la tekstoj atribuitaj al s-ta Aŭgusteno ĝis nun ne estis konataj al la sciencistoj.
La malkovro kvankam ne ŝanĝas principe la rigardon al la ideoj de s-ta Aŭgusteno, tamen grave kompletigas konojn pri lia teologio kaj filozofio. Por la Dioceza Biblioteko en Pelplin la malkovro rekonfirmas la signifon de ĝiaj kolektoj, en kiu troviĝas ĉirkaŭ 650 manuskriptoj kaj pli ol 550 inkunabloj.
La sciencan prilaboron de la malkovritaj homilioj gvidas Christian Tornau kaj Clemens Weidmann. En Pelplin oni pretigos faksimilojn de la manuskripto.

El la elsendo  25.08.2026. Legis Maciek – 01’29”