Ćmielów famas en Pollando ĉefe pro sia porcelanfabriko, sed dank’ al la projekto Stratocastle, el la ruino de la tiea magnata rezidejo, ĝi transformiĝis en mondklasan atrakciaĵon. Ĝuste ĉi tie troviĝas la plej granda en la mondo kolekto de gitaroj kun la aŭtografoj de la legendecaj rok-steluloj. Entute temas pri pli ol 400 unikaj instrumentoj, memoraĵoj ligitaj kun la nomoj de i.a. Jimi Hendrix, The Rolling Stones, Nirvana aŭ Taylor Swift. Sur la muroj de la muzeo, jam nomita Muzeo de Vivaj Instrumentoj troviĝas gitaroj subskribitaj de la membroj de Led Zeppelin, Deep Purple, Black Sabbath, Aerosmith aŭ Guns N’ Roses. Krome estas memoraĵoj ligitaj i.a. kun Michael Jackson, Madonna kaj Tina Turner. La skalo de la projekto – oficiale lanĉita en majo – ebligas diri, ke Ćmielów en la Centra Eŭropo estas muzike komparebla kun Nashville, donante unikan ŝancon konatiĝi kun la sortoj de muzikidoloj deproksime.
La Muzeon de Vivaj Instrumentoj formas ne sole eksponaĵoj, sed ankaŭ koncerta ĉirkaŭkastela spaco adaptita al amaspublikaj eventoj, kun gastronomia sfero funkcianta en la kastela interno.
Kvankam la Muzeo estis jam malfermita en majo, vera kulmino venos la 17-an de julio, kiam la Grandan Inaŭguron partoprenos la supergrupo BEAT, sian arton prezentos tiaj virtuozoj kiel Adrian Belew, Tony Levin, Danny Carey kaj legendeca Steve Vai. La artistoj prezentos muzikaĵojn el la repertuaro de King Crimson, kio estos aparta evento por entuziasmuloj de progresiva rokmuziko. La sezonon fermos Sound of the Ages Festival la 22-an de aŭgusto.

El la elsendo 30.06.2026. Legas Maciek – 02′ 01″