Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1457-a E_elsendo el la 05.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭ nia mikrofono gastas profesoro TIDA Syuntaro el la Universitato en Kioto, kiu en la ĵusaj tagoj partoprenas interlingvistikan konferencon en Poznano. Ni interparolas pri ĝi, pri lia interesiĝo kaj laboro rilate al la lingvoj de Papuo-Novgvineo, pri lia esperantista laboro kaj pri ekspozicio en la varsovia Nacia Biblioteko „Vojaĝo”, kiun ni komune vizitis.
• En la aktualaĵoj – post la kalendarfoliaj retrorigardoj – ni informas pri la eksporto de polaj nutraĵproduktoj en 2025; pri la vizito de inspektoroj de Michelin vizitantaj polajn restoraciojn kaj hotelojn.
• En la scienca rubriko ni informas pri la vininoj el la pola scienco, sekve de la esploroj pri „Egaleco en la scienco”.
• Nian programinformon akompanas foto de Jerzy Dryja pri la vizitintaj la Nacian Bibliotekon profesoro TIDA Syuntaro, lia edzino Son Mi (fonetike), Jerzy Dryja kaj Barbara Pietrzak, kiujn tra la ekspozicio „Vojaĝo” gvidis Gabriela Skonieczna.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.







Pardonu – Ikuko KITAGAWA
Mi ĝuis aŭdi la kantan talenton de la JEI-prezidantino Ikuo KITAGAWA kaj pianludon de Prof. Syuntarō TIDA en la jutuba kanalo de prof. La muzikigita fama poemo “La Vojo” de nia Majstro aŭdiĝas kun la esperplena sento pri nia celo.
Ankau mi tre ghoje auskultis la intervjuon kun Prof. Tida en la elsendo. La komuna foto kun Barbara kaj Gabi en la Nacia Biblioteko ankau ghojigis min! Mi konatighis kun li, okaze de la Virtuala Kongreso en 2021, kiam li prelegis. Krom brila lingvisto kaj esperantisto, li estas amanto de muziko. Li shatas ludi pianon, kaj ekamante la kanton”La Vojo”komponita de s-ro Nobukuni Hirosi, li aperigis” Du versioj de la kanto la Vojo” en sia YouTube kanalo,”Tida Syuntaroo” en 2023. Tiama kunlaboro restas mia bona memoro kiel kristalo de esperantista amikeco.
Kun granda plezuro mi aŭskultis vian intervjuon (2026-03-05) kun profesoro TIDA Syuntaro el Japanio. Kiel japana aŭskultanto, mi esperas, ke vi trovos multajn aliajn raportindajn japanojn, kiuj vizitos vian landon, kaj aperigos intervjuojn kun ili ankaŭ en la estonteco.