Ĝis majo 2026 en la Palaco de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en Varsovio daŭras portempa ekspozicio, dediĉita al la ligoj inter la reĝa Sobieski-familio kaj unu el la plej gravaj reĝaj gentoj de Anglio, Skotlando kaj Irlando, la Stuart-dinastio.
Temas pri la unua ĉi-speca prezento de la pentraĵoj kolektitaj kaj aranĝitaj, kiel rakonto pri la familiaj kaj politikaj ligoj inter Sobieski- kaj Stuart-familioj. La ekspozicio „Brilo kaj spektro de la krono” enhavas artverkojn, personajn memoraĵojn kaj dokumentojn – ankaŭ el privataj kolektoj – kiuj ĝis nun ne estis prezentataj al vasta publiko. Inter ili troviĝas portretoj de Maria Kle mentyna Sobieski kaj Jakobo la 3-a Stuart de Antonio David, portretoj de iliaj filoj – Karlo Edvardo Stuart kaj Henriko Benedikto, horloĝo de Maria Klementina, preĝolibro de la reĝino Maria Stuart, krokizoj de la herooj de la ekspozicio kaj romaj palacoj, en kiuj ili vivis. La vizitantoj konatiĝas ankaŭ kun scenoj pri la nupto de la paro, bapto de ilia filo, kaj unika letero de la reĝido Konstanty Sobieski el 1720. Multas aliaj artverkoj kaj memoraĵoj.
La centra figuro de la ekspozicio estas Maria Klementyna Sobieski, la nepino de la reĝo Johano la 3-a Sobieski kaj Maria Kazimira, la edzino de Jakobo la 3-a Stuart, pretendanta al la trono de Anglio, Skotlando kaj Irlando. Havante 17 jarojn ŝi fariĝis lia fianĉino, kaj post multaj obstakloj ŝi atingis Italion por edziniĝi al Jakobo en 1719. La sorto de Maria Klementyna – ekde feliĉa geedzigo, tra mallonga periodo de feliĉa familia vivo en Italio, kies frukto estis du filoj – ĝis konflikto kun la edzo pri ilia edukmaniero kaj izoliĝo en klostro kaj morto – spegulas sorton de multaj tiuepokaj virinoj, kies vivo estis kondiĉita de granda politiko.
La ekspozicion akompanas edukprogramo adresita al diversaĝaj vizitantoj. Lige kun la ekspozicinaŭguro okazis internacia simpozio kun partopreno de fakuloj el Pollando, Britio kaj Italio, dediĉita al la historio de la du reĝaj familioj kaj ilia heredaĵo. La patronecon super la ekspozicio transprenis la Instituto POLONIKA kaj la Brita Ambasado en Varsovio.

El la elsendo 05.02.2026. Legas Gabi – 03′ 07″