La plej malnovajn spurojn de la vertebrula moviĝado surtere malkovris polaj esploristoj en la Santakruca Montaro en la suda Pollando. La pli ol 400-milionjaraj fosilioj pruvas, ke la unuajn provojn moviĝi surtere post la forlaso de akvo entreprenis la pulmofiŝoj. Tio okazis 10 milionojn da jaroj antaŭ ol faris tion tetrapodoj, la plej malnovaj plensurteraj kvarpieduloj. La malkovron faris esploristoj el la ŝtata Geologia Instituto, kiun partoprenis profesoro Uchman el la krakova Jagelona Universitato. Publikaĵo pri ilia malkovro aperis en la revuo Scientific Reports.
La evoluhistorio de pulmofiŝoj havas proksimume 415 milionojn da jaroj kaj komenciĝis en la mara medio. Kun la tempofluo vertebruloj setliĝis en la ekstermaraj akvoj, kie ili pluvivas ĝis nun kiel grupo relikta. Ilia anatomio dum milionoj da jaroj ŝanĝiĝis en nesignifa grado, tial oni dinifas ilin kiel “vivantajn fosiliojn”.
Fosilioj de pulmofiŝoj el la frua Devonio estas tre maloftaj. La unuajn devoniajn fiŝfosiliojn en Pollando proksime al la kastelo Krzyżtopór [kĵiĵtopur] en Ujazd polaj sciencistoj malkovris kaj priskribis en 2016. Tio komencis plurjarajn esplorojn en la regiono. La spuroj de pulmofiŝoj en la Sanktakruca Montaro estis identigitaj kiel Reptanichnus acutori (rampanta pioniro). Ne temas sole pri iliaj naĝiloj, sed pri kompleksa registro de moviĝo dokumentanta la kuntiradon, trenadon de la korpo, ĝiajn spurojn kun vosto kaj eĉ muzelo, kiun la animalo uzis por „ankri sin” en la grudo por altiri la ceteran korpoparton.
Ĉi tiun spuron lasis fiŝo moviĝanta en tre malprofunda akvo aŭ eĉ tra sedimento, kun almenaŭ parto de sia korpo elsubakvigita.
Dank’ al la 3D-skanado, sciencistoj akiris pli kompletan bildon de la spuroj. Ilian interpreton helpis eksperimentoj kun la moderna pulmofiŝo „Protopterus annectens” el Afriko. Evidentiĝis, ke ĉi tiuj animaloj dum la rampado lasas kompleksajn spurojn – preskaŭ identajn kun tiuj sur devoniaj grejsaj surfacoj en Świętokrzyskie-montaro.
La malkovro de polaj sciencistoj elmontras, ke la evoluo kvazaŭ “testis” diversajn manierojn adaptiĝi al la vivo surtere.
El la elsendo 20.08.2025. Legas Barbara – 03′ 09″





