Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1390-a E_elsendo el la 20.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭ 20 jaroj, fine de marto 2005, en Bulonjo ĉe Maro disvolviĝis evento Bulonjo 2005 en la 100-a datreveno de la unua kongreso de esperantistoj en ĉi tiu franca urbo. Tiu eksterordinara evento riĉis je multaj eventoj, rememoroj, paroladoj. El ĝia programo ni memorigas la 1-an parton de aparta alparolo de fame konata Claude Piron.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri eventoj ligitaj kun solenado de la Miljariĝo de la Pola Reĝolando; pri arkitekturaj miniaturoj el Varsovio en la brusela parko Mini-Eŭropo; pri daŭranta en Varsovio ekspozicio „Vojoj al Jerusalemo”.
• En la sciencbultena rubriko ni informas pri Copernicus Festival, kiu en majo okazos en Krakovo – https://copernicusfestival.com/.
• Muzike ni prezentas fragmente varsovian folkloran kanton en la plenumo de la ensemblo de la Varsovia Politekniko. La apudanta la programinformon foto rilatas al miniaturo de la monumento de Frederiko Chopin en la brusela parko Mini-Eŭropo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Bonan tagon,
en via lasta elsendo, vi elsendis prelegon de Claude Piron pri la neegala pozicio de la angla kaj aliaj lingvoj en la nuntempa mondo. Mi ne sufiĉe lertas en Esperanto por fari skriban transskribon de la teksto, kiun mi aŭdis. Ĉu vi scias, kie mi povus trovi la skribitan tekston de lia prelego?
Dankon pro la respondo!
Tiu prelego de Claude Piron certe estas treege aŭskultinda. Dankon al Pola RetRadio pro ĝia prezento!
Mi rimarkas, ke la teksto en skriba formo troviĝas ĉi tie:
http://boulogne2005.online.fr/eo/raportoj/prel_piron.htm
Por trovi (skribe) la komencoparton de la prezento en E_elsendo el la 20.04.2025 oni rigardu la skriban tekston iom sube ĵus super la tiea titoleto “Subtila transdono de kaŝaj mesaĝoj”.