Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1388-a E_elsendo el la 10.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Post kelka tempo denove antaŭ nia mikrofono gastas Bardo sen barbo t.e. Georgo Handzlik, E-kantaŭtoro, aktoro, eldonisto. Hodiaŭ tamen la temo de la interparolo superas la E-komunuman kadron kaj ni ekscias iom pli pri li kiel manaĝero kaj posedanto de kelkaj lokaj radiostacioj en Bielsko-Biała.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri sisteme malkreskanta inter poloj subteno por la unia valuto; pri tio, kion pensas instruistoj pri la forigo de la hejmaj taskoj por lernantoj de elementaj kaj superaj klasoj; pri karesma preĝo favore al la plej junaj viktimoj de la germana okupacio, infanoj el la germana koncentrejo por polaj infanoj en Lodzo.
• La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la esploroj de Kopernik-centro pri tio, kiujn elektronikajn komunikilojn kaj akcesoraĵojn uzas polaj junuloj por distro kaj lernado.
• Muzike ni prezentas fragmente komponaĵon „Zamenhof” el la KD „Esperanto”, lige kun pasonta baldaŭ mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. Krome ni enprogramigis kanton de Georgo Handzik „Se” el lia kasedo „Domo”; La apudanta la programinformon foto rilatas al uzo de elektronikaj komunikiloj en iu pola klaso.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.