Ludu

En la 1382-a E_elsendo el la 10.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas profesoro Christopher Gledhill, lekcianto kaj esploristo en la Universitato Paris Cité. La temo de nia interparolo estas lia aparta intereso kaj okupiĝo pri ludoj, tabulaj ludoj laŭ tre interesaj konsideroj.
• En la aktualaĵoj ni informas pri la 100-jariĝo de la servo de polinoj en policstrukturoj; pri stipendiitoj de Fulbright Senior Award 2025; pri la komenciĝinta en Varsovio 14-a bicikla sezono kun luebla Veturilo.
• La scienbultena rubriko koncernas la kreon de super malmola diamanto kun heksagona strukturo; la novan kurachelpan terapion, kiu estas muzeoterapio.
• Muzike akompanas nin Kaj Tiel Plu per fragmento de la kanto „Edziniĝu al mi Roseta” el la KD „Surplacen venu vi”. La foto el interreto prezentas la nunjaran aspekton de la varsoviaj lueblaj bicikloj „Veturilo” – la teksto en la pola signifas “Ekkonu novan Veturilo-n”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.