Novaĵoj

La 35-jariĝo de la polaj-koreaj diplomatiaj rilatoj

Enretigita de: | Okt 25, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Lige kun la 35-jariĝo de la polaj diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj la Korea Respubliko Instituto de Adam Mickiewicz pretigis specialan kulturan oferton. Polaj ensembloj kaj individuaj kreantoj prezentiĝos dum la plej gravaj festivaloj en Koreio. En la daŭro de la 6-monata festado (ekde aŭgusto 2024) estis planitaj filmprezentoj, koncertoj kaj ekspozicio. Porokazan muzikan eventon en Pollando pretigas Centro de la Korea Kulturo.
Jam la 17-an de oktobro la mondfama finna violonĉelisto Arto Norasa kune kun polaj muzikistoj inaŭguris Seulan Muzikan Festivalon. En la ĉiujara ĵazfestivalo Jarasum Jazz Festival inter la 18-a kaj 20-a de oktobro ankaŭ partoprenis polaj artistoj. Inter ili sur la plej granda festivala scenejo ludis Leszek Możdżer, pola komponisto kaj ĵazpianisto. Krome Sinfonia Varsovia, pola simfonia orkestro rezidanta en Varsovio, dum sia tria koncerta itinero tra Koreio donos du koncertojn. La 26-an de novembro en Daegu dum la festivalo World Orchestra Series. La sekvan tagon ĝi koncertos en Seoul Arts Center.
En la pola kultura programo daŭronta ĝis januaro 2025 troviĝas ankaŭ la premiera ekspozicio en la Pola Pavilono dum Gwangju Biennale kaj Trarigardo de la pola animado kaj videoarto.

El la elsendo 25.10.2024. Legas Maciek – 01′ 32″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0634862

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj