Novaĵoj

Turistoj ĉiam pli ofte al salminejo Wieliczka

Enretigita de: | Sept 15, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La troviĝanta en Unesko-listo de la monda kulturheredaĵo salminejo Wieliczka apud Krakovo logas turistojn el la tuta mondo liverante al ili neforgeseblajn travivaĵojn kaj vidindaĵojn. Kun ĉiu jaro vizitas ĝin ĉiam pli da gastoj ne nur el Pollando, sed el la tuta mondo. Jam la 8-an de aŭgusto 2024 estis tie la unumiliona turisto, du semajnojn pli frue ol en 2023. En la nuna jaro oni notis iujn ŝanĝojn en la strukturo de la vizitantoj. Dum sep unuaj monatoj de la jaro 60 procentojn de la gastoj konsistigis eksterlandanoj. La plej populara lingvo uzata de ili estis la angla je du procentoj superinta la polan lingvon. La plej multaj inter eksterlandanoj estis britoj (137 mil), sekve italoj (42 mil) kaj francoj (39,7). La turisma interesiĝo pri la salminejo Wieliczka kreskas ankaŭ inter la ekstereŭropaj gastoj. Grandiĝis la nombro de vizitanoj el la arabaj landoj, kiel Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Saŭda Arabio, Kataro. Duobliĝis la kvanto de gastoj el Turkio kaj Serbio kaj la nombro de gastoj el Filipinoj triobliĝis. Oni notas kreskantan nombron de turistoj el Japanio, Honduraso, Hinda Unio kaj Kanado. Nur en la periodo januaro-julio de la nuna jaro oni notis kreskon de vizitantoj kompare al la sama periodo de 2023 je 108,5 mil personoj. Dum la tuta pasinta jaro la salminejon Wieliczka vzitis pli ol unu kaj duona milionoj da personoj.

El la elsendo 15.09.2024. Legas Milada – 02′ 25″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0631927

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj