Ludu

En la 1345-a E_elsendo el la 30.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la 7-a mortodatreveno de la plej elstara E-poetino, Marjorie Boulton (pasanta la 30-an de aŭgusto 2024) el la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio ni memorigas nian intervjuon faritan kun ŝi dum la UK en Vilno 2005. La akompana foto prezentas ŝin kun prof. John Wells, kiu transdonas al ŝi bonezirojn okaze de ŝia 90-jariĝo.
• En la kulturkronika bulteno ni informas pri la 50-jariĝo de Arkady Fiedler-muzeo apud Poznano, pri la arto de Hiroshige en Krakovo kaj pri regionaj kulturdistingoj en Lublino (la orienta Pollando).
• Ni krome informas pri la proksimiĝanta IKUE-kongreso kaj ligita kun ĝia temo konkurso: https://eventaservo.org/e/d53a9b kaj jen la kongresa aliĝilo: https://mallonge.net/75ikue.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.