Sciencaj informoj

Grafeno sur la Luno

Enretigita de: | Jun 30, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En majo 2024 al la Luno dum kelkaj semajnoj celis la ĉina sondilo Chang’e 6, kiu surgrudiĝis ĉe ĝia nevidebla flanko. La celo estis kolekti provaĵojn de rokoj kaj lunregolito, tio estas loza materialo sur ĝia surfaco. Apenaŭ kelkdek horojn poste la kolektita materialo forlasis la Lunon kaj post denova kelksemajna veturo atingis la Teron. Tio estis la unua en la historio misio, dum kiu la rokprovaĵoj estis prenitaj de sur la nevidebla flanko de la Luno. Laŭ la ĉinaj amaskomunikiloj en la lunregolito sciencistoj malkovris nature aperantajn grafentavolojn. La spektrostropiaj esploroj laŭ Raman-tekniko ebligis identigi en la provaĵoj kelktavolan grafenon, kiu konsistas el du ĝis dek tavoloj, kion ĝis nun sciencistoj kapablis akiri nur en la teraj laboratorioj. La strukturo de grafeno elmontras, ke ĝi povas esti la rezulto de la interago de la surfaco kun la sunvento, do konstanta fluo de la elementoj emisiataj de la Suno, kiuj pro manko de atmosfero rekte frapas la Lunsurfacon. Krome povas esti konsiderita influo de vulkanerupcioj, kiuj estis okazantaj en la junaĝo de la Arĝenta Globo. Ĉinaj sciencistoj jam nun ofertas provaĵojn al kolegoj en la tuta mondo kaj povas esti, ke tio estos esplormateralo por multaj jaroj. Ĉiuaze tiu malkovro laŭ parto de sciencistoj povas influi la ĝeneralan teorion pri la kreiĝo de la Luno en la sekvo de kontraŭpuŝiĝo de la Tero kaj malgranda planedo Mars-dimensia antaŭ pli ol kvar miliardoj da jaroj. Tiun teorion ĝis nun favoris esploroj de rokoj venigitaj sur la Teron dum la programo de la misojn Apollo realigitaj en la jaroj 1969-72. La kolektitaj tiam provaĵoj atestis, ke la Luno estas senigita de provizoj de karbo. La nuna malkovro de grafeno sur la Luno ŝanĝas ĝian bildon, ĉar en maniero evidenta elmontras, ke sur la Luno okazas la procezo de ellaso de karbo kaj ĝia poioma amasiĝado sur la surfaco. Ne eblas ankoraŭ juĝi, ĉu malkovro de grafeno sur la Luno faligos la ĵus menciitan teorion pri la kreiĝo de la Luno kaj devigos ŝanĝi nian rezonadon pri la historio de la Tero kaj eĉ la tuta Universo. Sciencistoj al la tuta malkovro rilatas relative skeptike, nome povas ekzisti malpli komplikaj solvoj de la surprizaj informoj pri grafeno sur la Luno. Povas esti, ke grafeno en la ĉinaj provaĵoj, kreiĝis sekve de frapo de meteorito kontraŭ la surfacon de la Arĝenta Globo. Nun esplorenda estas la vera origino de grafeno sur la Luno kaj sekve difino kiel efektive kreiĝis la ununura natura satelito de la Tero.

El la elsendo 30.06.2024. Legas Barbara – 03′ 34″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0570113

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj