Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
• Nia hodiaŭa sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du pliajn sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutmesaĝo de SAT-reprezentantoj Haesim PARK kaj Marcelo Reudolez. Pri ŝanĝo de respondecoj pri la scienca laboro de UEA informas François Lo Jacomo dum Amri Wandel proksimigas kaj invitas al la bunta scienca programo de la 111-a UK en Graz;
En nia raporto ni informas pri la riĉa turisma programo de la 111-a UK, inkluzive de la merkreda Ekskursa Tago, ni informas pri la ĵaŭda 4-sesia Esperantologia Konferenco kaj pri omaĝaj programeroj dediĉitaj al Kalocsay kaj Auld unuflanke kaj aliflanke pri la forpasinta en decembro Roman Dobrzyński, dokumentisto de Esperantujo.
• La foto akompananta la programinformon rilatas al la Esperantologia Konferenco kaj prezentas Klaus Schubert, kiu enkondukas Gabriela Skonieczna al ŝia prelego, dediĉita al defioj kaj ŝancoj de la Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
.






