En la varsovia Muzeo de Azio kaj Pacifiko daŭras ĝis la 21-a de aprilo porokaza ekspozicio „Reflektoj de belo. Ĉina survitra pentroarto el la kolekto de Mei Lin”. La survitra pentroarto estas konata en Ĉinio ekde la 17-a jarcento, kiam la imperiestran kortegon komencis atingi eŭropaj komercistoj kaj diplomatoj, prezentante la novspecan pentroarton. Komence la ĉina survitra pentroarto estis destinita al malvastaj rondoj, sed en la 18-a jarcento ĝi akiris grandan popularecon. Tiuepokaj pentraĵoj estis kreiĝantaj kiel eksportaj varoj kaj ĝuis popularecon en Eŭropo kaj la Norda Ameriko. En la sekvaj 19-a kaj 20-a jarcentoj la survitraj pejzaĝoj en pli signifa grado celis la lokan publikon kaj ĉinaj artistoj koncentriĝis pri simboloj de prospero kaj pri literaturaj referencoj. La varsovia ekspozicio rilatas al ĉi tiu periodo. La pentraĵoj bildigas scenojn el mitologio aŭ populara literaturo, objektojn feliĉoportajn, portretojn de infanoj kaj virinoj. Ili koncernas la finon de la dinastio Qing kaj fruan respublikan periodon.

El la elsendo 25.02.2024. Legas Maciek – 01′ 28″