Ludu

En la 1286-a E_elsendo el la 30.11.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas pola esperantistino el Vroclavo, Anna Skudlarska aktive partoprenanta la E-komunuman vivon vizitante plej diversajn eventojn dum kiuj ankaŭ ĉi-jare ni renkontiĝis, i.a. dum la Poliglota Renkontiĝo en la apudvarsovia Teresin. Tio estis ankaŭ la okazo iom pli ekscii pri ŝia esperantista vivo kaj evidente konatiĝi kun ŝiaj opinioj pri la evento mem.
• El la novaĵbulteno devenas informoj pri Pollando kiel signifa eksportanto de nutroproduktoj por la hejmaj dorlotbestoj, aparte hundoj kaj katoj; pri sportista kampanjo favore al la legado; pri la planoj de nova regiona flughaveno, ĉi-foje en Bjalistoko.
• En la sciencbultena rubriko ni donas la atenton al la esploroj de britaj sciencistoj pri gravaj kaj nerevenigeblaj postpandemiaj negativaj sekvoj aparte ĉe la generacio 50+.
• Ni prezentas fragmente la koncertan version de la kanzono „Nia kato”, kies teksto gajnis en la nunjara branĉo Kantoteksto de la Belartaj Konkursoj de UEA. Kantis ĝin dum la lasta UK KAJTO. La interreta foto akompananta la programinformon koncernas la aktualaĵon pri polaj nutroproduktoj por la hejmaj dorlotbestoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.