Somere en la Nacia Muzeo de Poznano estis prezentita ekspozicio dediĉita al la ĝisnuna kreado de unu el la plej renomaj en la mondo japanaj projektantoj Kenya Hara, aktuale loĝanta kaj laboranta en Tokio. De 40 jaroj li estas ligita kun Nippon Design Center, kadre de kiu li gvidas projektan studion Hara Design Institute. La ekspozicio „Kenya Hara. Igu la estontecon pli bona ol hodiaŭ. Japana grafika projektado” kreiĝis kiel premio atribuita al la japana kreanto en 2020. Ĝia patrono Jan Lenica apartenis al la grupo de la plej elstaraj polaj nuntempaj artistoj, unu el la kreintoj de la „pola artafiŝa skolo”. Kenya Hara laŭ kies persona koncepto kreiĝs la ekspozicio, prezentis siajn elektitajn artafiŝojn kaj eldonajn projektojn realigatajn ekde la 90-aj jaroj ĝis nun, inkluzive de projektoj speciale pretigitaj por la poznana ekspozicio. Kenya Hara aŭtoris multajn internaciajn ekspoziciojn, li estas la arta direktoro de la firmao MUJI, aŭtoro de libroj pri dezajno kiel vivfilozofio. En la 2-mila jaro Kenya Hara havis en Poznano sian unuan individuan eksterlandan ekspozicion. La somera ekspozicio prezentis liajn plej gravajn verkojn. Temis pri artafiŝoj kaj reklamkampanjoj, eldonprojektoj: libroj, katalogoj, interbranĉaj instalaĵoj kaj filmetudoj, en kiuj Kenya Hara prezentas Japanion laŭ sia propra alrigardo.

El la elsendo 05.10.2023. Legas Maciek – 01′ 46″