En la latvaj kinejoj la lastan tagon de septembro aparis filmo „Mia libereco” dediĉita al pola aktivulino en ĉi tiu lando. Temas pri historia dramo rakontanta pri unu el la plej gravaj figuroj en la tempo, kiam Latvio batalis por sendependeco. Latvio kandidatigis la filmon al Oskar-premio. Ĝia heroo estas Ita Kozakiewicz, establinto de la Asocio de Poloj en Latvio kaj ĝia unua prezidantino. Kiel deputitino al la Plej Supera Konsilio de Latvio ŝi senkompromise batalis por suverenco de Latvio kun respekto rilatante tamen al ĉiuj socioj vivantaj en la lando. Kvankam ŝi estas grava figuro en la vivo de Latvio tamen nun iom forgesita. Nur pasintjare en la loko Jēkabpils oni starigis ŝian monumenton kaj nunjare unu el la stratoj de Rigo ricevis ŝian nomon. La tragike mortinta en 1990 Ita Kozakiewicz estas ankaŭ patrono de la pola lernejo en la latva ĉefurbo. Ita Kozakiewicz naskiĝinta en 1955 en Rigo devenis el la latva-pola familio. En 2001 ŝi estis postmorte distingita per la Komandora Kruco kun Stelo de la Meritordeno de Pola Respubliko.

El la elsendo 05.10.2023. Legas Pamela – 01′ 28″