Morgaŭ, la 1-an de oktobro okazos la kvina eldono de Tago de la Pola Muziko. Temas pri socia kampanjo populariganta la polan muzikon kaj kreskiganta/kreskigonta la konscion de poloj pri la signifo de muziko por la evoluo de la pola kulturo kaj… mastrumado. La kulimina momento de la tago estos unu horo inter la 10-a kaj 11-a matene, dum kiu 100 tutlandaj radiostacioj, subtenantaj la kampanjon, aŭdigos ekskluzive la pola muzikon. Ankaŭ en la muzikaj televdistacioj estos prezentataj ĉefe la polaj telediskoj. Nunjare la Tago estis riĉigita per diversaj intersektoraj agadoj, popularigantaj la polan muzikon pere de libroj, videoludoj kaj filmoj. Krome dank’ al la partnereco kun la Societo de Studkinejoj en ĝiaj filmsalonoj en la tuta lando estos disbiligata la antaŭpremiera prezento de la muzika filmo „Por ĉiam muzikŝatantoj”. La 1-an de oktobro aldone estos lanĉita nova iniciato-konkurso „La urbo de muziko”. Ĝi celas premii kaj distingi urbojn, kiuj subtenas la lokan muzikan scenejon. La unua Tago de la Pola Muziko okazis en 2019 kiel projekto engaĝigonta ĉiujn subjektojn de la muzika merkato. Post rekorde bona 2021, en kiu la valoro de la pola fonografia merkaro kreskis je pli ol 28 procentoj Pollando ektroviĝis en la grupo de 20 plej grandaj muzikmerkatoj de la mondo.

El la elsendo 30.09.2023. Legas Maciek – 01′ 45″