La plej proksiman vendredon dum solena ceremonio estos venigita el Berlino kaj sepultita en Krakovo urno kun la postmortaj restaĵoj de profesoro Aleksander Brückner. Temas pri elstara pola sciencisto-slavisto, historiisto de la pola literaturo kaj kulturo, la estro de la katedro de slavistiko en la Berlina Univesitato dum 43 jaroj. Dank’ al li slavistiko en Germanio estis konsiderita kiel aparta novfilologio egale al la angla aŭ franca filologioj. La solenaĵojn akompanos ekspozicioj kaj sciencaj konferencoj. En la Nacia Biblioteko ekde fino de septembro estos prezentataj ses eksterordinare valoraj mezepokaj manuskriptoj. Meze de oktobro en Berlino okazos internacia konferenco dediĉita al Aleksander Brückner kaj lia heredaĵo. Profesoro Brückner kiel elstara erudito jam dum sia vivo ĝuis la famon esti legendo, simbolo de ampleksaj konoj kaj titana laboro. En siaj esploroj li ligis lingvistikon kun etimologio, okupiĝis pri la slava prahistorio, historio de la pola literaturo ekde mezepoko, pri la slavaj literaturoj, kulturoj, religioj kaj moroj, pri folkloraj problemoj. Ĝis nun la tombo de profesoro Brückner troviĝas en la berlina tombejo Parkfriedhof Tempelhof, likvidota en 2027. Laŭ la decido de la pola ĉefministro pri transportado de restaĵoj de famaj poloj al la patrolando Aleksander Brückner kun sia edzino estos sepultitaj en la Aleo de Meritiĝintoj en Rakowicki-tombejo en Krakovo.

El la elsendo 25.09.2023. Legas Barbara – 02′ 01″