La turon de la Maria-baziliko en Krakovo denove ornamas la 17-jarcenta krono post la restaŭristaj laboroj. Ĝi pezas 350 kilogramojn, ĝia diametro egalas al 3,5 metroj kaj alteco al 1,2 metroj. La konservistaj laboroj koncernis ĉiujn elementojn de la krono kaj ŝlosila estis ĝia galvaniza reorumado, dank’ al kio la ortavolo estas pli dika kaj pli rezista je eksteraj kondiĉoj. Oni revenigis ankaŭ la estetikajn valoroj de la krono. La restaŭristaj laboroj kongruas kun la 45-jariĝo de la registro de la historia centro de Krakovo sur la Monda Listo de la Kultura Heredaĵo de Unesko. La krono estis instalita ĉe pinto de la Maria-preĝeja turo en 1628 kaj ligiĝas kun la revelacio de la itala jezuito Gulio Mancinelli kiun Dipatrino petas lin nomi ŝin Reĝino de Pollando. Origine la krono estis ligna kaj kovrita per orkolorigita lado. La sekva, kupra, sed jm orumita – konserviĝinta ĝis hodiaŭ- devenas el 1666. En tiu jaro pasis la 10-jariĝo de la solena Ĵuro de reĝo Johano Kazimiro (1656) en la Katedralo de Lvovo proklamanta la Dipatrinon kiel la Patronon kaj Reĝinon de Pollando.

El la elsendo 05.09.2023. Legas Pamela – 01′ 40″