La varsoviaj kulturŝatanoj kaj gastoj de la pola ĉefurbo ricevis belan imformon de la Reĝa Kastelo, anoncinta por la lasta jarkvarono 2023 kvin novajn, portempajn ekspoziciojn. Jam komence de oktobro estos konatiĝi kun la „Genio de Lvovo”, 91 tolaĵoj el la Artgalerio de Borys Woźniacki kaj el la kolektoj de la Historia Muzeo de Lvovo. La prezentotaj bildoj funkcias kiel la legendo de antaŭmilite pola urbo kaj ekzemplo de la 19-a artverka kolekto de Lvovo. Kelkajn tagojn poste en Palaco sub Ladtegmento estos inaŭgurita ekspozicio omaĝe al la 210-a mortodatreveno de princo Józef Poniatowski, fama pola 18-jarcenta generalo kaj militministro. Samloke eblos admiri la pentroarton de Théodore Géricault, Horace Vernet kaj François Gérard, elstaraj pentristoj de la franca arto el la napoleoa periodo. La ekspozio „El Nurimbergo ĝis Milano. Laŭ la vojo de la plej bonaj armiloj de moderna Eŭropo”, kun armiloj el la limo de la 16-a kaj 17-a jarcento, proksimigos elstarajn ekzemplojn de la ladaj armilakcesoraĵoj kaj manpafiloj. Komene de decembro lige kun la 100-a naskiĝdatreveno de Jerzy Nowosielski funkcios ekspozicio prezentanta liajn tolaĵojn en la akompano de verkoj de aliaj famaj polaj kreantoj el la 2-a duono de la 20-a jarcento.

El la elsendo 25.09.2023. Legas Barbara – 01′ 52″