La Knabina Katedrala Koruso el Tarnów, la suda Pollando, Puellae Orantes prezentiĝos en septembro en Tokio, dank’ al kunlaboro kun la japana Filharmonia Orkestro Tama kaj ĝia direktisto Chikara Imamura. En la koncerta programo troviĝos i.a. „Missa pro Patria” de Łukasz Farcinkiewicz komponita por la 100-jariĝo de la revenigita suverenco de Pollando, komponaĵoj de Frederiko Chopin, kantoj de Stanisław Moniuszko kaj novaranĝitaj polaj folkloraj melodioj. La Koruso plenumos krome kelkajn verkojn el la internacia repertuaro, en kiu ne mankos japanaj akcentoj. Dum la estado en Japanio Puellae Orantes konceros ankaŭ en la Pola Ambasado en Tokio kiel gasto de ambasadoro Pawel Milewski la honora patrono de la tuta entrepeno. La gvidideo de la koncerto estas la kultura kunlaboro inter polaj kaj japanaj artistoj. Ĝi radikas en 2019, kiam Puellae Orantes, kiel reprezentanto de la klasika muziko partopenis polan Komercan Mision al Japanio. Tiam estis ligita kunlaboro kun elstara japana direktisto Chikara Imamura, granda admiranto kaj populariganto de la pola muziko. Chikara Imamura mem baldaŭ gastis en Pollando kaj samjare direktis la koncerton „Vivat Polonia” en Katowice. En 2021 Chikara Imamura direktis la koruson dum koncerto ligita kun ĝia 35-jariĝo. Puellae Orantes funkcias ekde 1985 ĉe la Katedrala Baziliko en Tarnów membrigante knabinojn en la aĝo de 10 ĝis 19 jaroj. Ĝi estas laŭreato de pli ol 20 polaj kaj internaciaj konkursoj. Puellae Orantes aperigis 12 diskojn, el kiuj tri estis nomumitaj al la plej grava premio de la pola fongrafia merkato, Frederiko. Unu el ili ricevis la statueton. Puellae Orantes registris krome siajn koncertojn por la Polaj Televido kaj Radio, por la francaj France 2 kaj France 3, por la radiostacioj de Vatikano, Nederlando kaj Francio.

El la elsendo 25.08.2023. Legas Tobiasz – 02′ 12″