Ĝis la 24-a de septembro 2023 en la Centra Muzeo de Teksado en Lodzo, en la centra Pollando, eblas viziti ekspozicion dediĉitan al la verkoj de la pola skolo de la arta teksado. En la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento polaj artistoj revoluciigis sian rilaton al teksaĵo, kiel arta medio. Ĝi fariĝis individua rimedo de arta sinesprimo kaj individua formo bilidigi la mondon, la formo komunikanta gravajn temojn de la epoko. La kolekto de la nuntempa arta teksaĵo en Lodzo estas unu el la plej bonaj en Eŭropo, kaj eĉ en la mondo. Pri pruntado de verkoj de tiom renomaj artistoj kiel ekzemple Magdalena Abakanowicz direkas sin al la lodza muzeo la plej famaj mondaj artgalerioj. La polaj artistoj kiel la unuaj rimarkis, ke teksaĵo povas esti traktata kiel skulptaĵo, kaj ke la kreanta artisto povas engaĝiĝi en ĉiujn etapojn de ĝia kreiĝo. Pli frue artistoj sole desegnis siajn projektojn dum pri la teksado okupiĝis metiistoj. Dank’ al artistoj teksaĵoj estis elŝiritaj el la klasika formo kaj aplika funkcio, kiel ornamaĵo de internoj, kaj transformiĝis en beletran formon. En septembro estas planita internacia simpozio kun la partopreno de artistoj kaj kuratoroj.

El la elsendo 25.08.2023. Legas Maciek – 01′ 35″