Lige kun la pasinta la 8-an de marto 800-a mortodatreveno de Wincenty Kadłubek la pola Sejmo per aparta rezolucio omaĝis lian memoron. Wincenty Kadłubek estas taksata kiel unu el la plej gravaj figuroj en la historio de la pola literaturo kaj historiografio, difinata kiel patro de la pola kulturo. Oni memorigis, ke la naskiĝinta en la 12-a jarcento aŭtoro de la „Pola Kroniko” devenis el kavalira familio akirinta ĉiuflankan edukon en Krakovo kaj en la universitatoj de Parizo kaj Bolonjo. Post la studoj sian karieron li ligis kun la kortego de princo Kazimiro la Justa. Laŭ ties komisio li ekverkis la historion de Pollando ekde la legendeca tempo ĝis 1202. Tiu ĉi verko fariĝis la baza fonto de konoj pri la pola historio ankaŭ por postaj kronikistoj, kiel i.a. Janek el Czarnków, Jan Długosz aŭ Marcin Kromer. Ekde 1208 dum 10 jaroj Wincenty Kadłubek estis episkopo de Krakovo kaj en tiu rolo li partoprenis la 4-an Lateranan Koncilion. En 1218 Wincenty Kadłubek rezignis pri la episkoka posteno kaj kiel monako li ekloĝis en cisterciana abatejo en Jędrzejów, daŭrigante laboron pri sia verko.

El la elsendo 15.03.2023. Legas Maciek – 1′ 35″