Ludu

La 1231-a E_elsendo el la 15.03.2023 ĉe www.pola-retradio.org

gastigas antaŭ la mikrofono la Ĝeneralan Sekretarion de la Esperanto-Populariga Asocio, OKUŬAKI Tishiomi lige kun la 100-jariĝo de la organizaĵo kaj la nunjaraj solendoj – https://jinruiaizenkai.jp/2022/01/01/la-1-a-informilo-pri-la-100-jara-epa/
• En la kulturkroniko ni informas pri la parlamenta omaĝo al la unua pola kronikisto mortinta antaŭ 800 jaroj, Wincenty Kadłubek; pri la partopreno de Pollando en la librofoiro en Tajpej; pri premioj por Orientarium en la Zoo-ĝardeno en Lodzo.
• En la E-komunuma segmento ni donas informojn pri la 74-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA por kiu eblas kontribui ĝis la fino de marto – https://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj; pri la 3-a eldono de Interkultura Novelkonkurso, INK-o https://bobelarto.ink/eo/konkurso/;
• Muzike ni ĉerpis en la koncerta prezentiĝo de Klarisa dum SEMEO en Tuluzo prezentita en fb. Baldaŭ ĉe Vinilkosmo aperos ŝia E-lingva KD. La programinformon akompanas interreta foto pri E-monumento en la sidejo de Oomoto en Kameoka.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.