La solenadojn de la 550-a naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik en Vroclavo – la sudokcidenta Pollando – inaŭguris porokaza ekspozicio en la tiea universitata biblioteko. Oni prezentas en ĝi la unuan eldonon de Kopernik-verko „De revolutionibus orbium coelestium” kaj ankaŭ verkojn de Ptolomeo, Galileo, Johannes Kepler kaj Jan Heweliusz. En Vroclavo troviĝas tri originalaj ekzempleroj de la unua eldono de la epokfara verko de Nikolao Kopernk, du el la kolektoj de la biblioteko mem kaj unu el Nacia Insituto Ossolinum. La eksponaĵoj koncernas la periodon ekde la geocentra vizio de la mondo, reganta ankoraŭ en la 15-a jarcento, do en la periodo antaŭ la malkovro de Kopernik ĝis la tempo de Galileo. La ekspozicio celas unuavice lernantojn de la regiono, kiuj jam anoncis siajn vizitojn. Kadre de la tutjaraj eventoj ligitaj kun la naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik okazos pliaj prelegoj kaj ekspozicioj, ankaŭ publika legado de Kopernik-verko.

El la elsendo 20.02.2023. Legas Maciek – 01′ 14″