La 6-an de januaro nunjare pasis la 173-a naskiĝdatreveno de unu el la plej grandaj filantropoj, la plej granda mecenato de la scienco kaj klerigo en la pola historio, geologo, inĝeniero Witold Zglenicki. Lia vivhistorio estas bona temo por filmo kaj verdire oni kamerais eĉ tri. Zglenicki estis unu el la alte taksataj inĝenieroj de la minado en la cara Rusio, akirinta de caro la rangon de kolonelo kaj distingita per ordenoj de la persa ŝaho. Li estis unu el la pioniroj de la petrola industrio en Bakuo en la nuna Azerbajĝano, transforminta ĝin en petrolan paradizon. Li modernigis la metodojn de la elterigado de nafto, kreis elterigan naftopltformon kaj kiel la unua li ekhavis la ideon elsubgrundigi ĝin el al la mara fundo. Witold Zglenicki naskiĝis en la centra Pollando en nobela familio. Li akiris zorgeman edukitecon lerninte komence en la Gubernia Gimnazio de la urbo Płock, kaj en la jaroj 1866-70 studante en la matematika-fizika fakultato de la Varsovia Ĉeflernejo, la nuna Universitato. Ĝia unua rektoro estis profesoro Józef Mianowski, kiu alproprigis al siaj studentoj la konvinkon, ke „per klerigiteco radias kaj meritiĝas la nacioj, kaj dank’ al ĝi el falo levigas”. Tio estis la periodo de reprezalioj post la Januara Insurekcio 1863. Kristaliĝis pozitivismo, socialismo kaj naciismo. Al Zglenicki la plej proksima estis pozitivismo. Post la varsoviaj studoj ĝis 1875 li estis studento de la Minindustria Instituto en Peterburgo, kie dank’ al laboremo, discipliniĝemo kaj inventema instinkto li kaptis la atenton de fama Dymitr Mendelejew, kiu kreskigis lian interesiĝon pri la kaŭkaziaj naturriĉaĵoj. Mendelejew eĉ proponis al Zglienicki laboron en sia laboratorio, sed tiu ne revis pri kemiista kariero decidinte dediĉi sin al la minindustrio rimarkinte en la petrola industrio gravan evolufaktoron. Post la brila diplomitiĝo ĉe la unua loko en la peterburga Minindustria Instituto, liberigita de la militservo kiel minindustria inĝeniero li entreprenis laboron en la Minista Entrepreno de la Pola Reĝolando. Tie li okupiĝis pri la ekspluatado kaj modernigado de grandaj fornoj por la ferfandado. En 1890 li estis dungita de la Minindustria Estraro de Sankt Peterburgo en Rigo kaj pro sia brila laboro li ricevis la proponon fariĝi la ĉefa inĝeniero de Donecka Minista Regiono. Li tamen ne akceptis ĝin, kion oni traktis kiel malsubordiĝon. Tamen dank’ al intervena helpo de influpova entreprenisto kaj politikisto grafo Beckendorf Zglenicki komencis laboron en Bakuo. Situanta ĉe la Kaspia Maro tiam ĝi estis fora rusa garnizono. Kiam Zglenicki atingis ĝin la loka petrolindustrio apenaŭ rampis. Sed samtempe kreiĝadis tie la plej granda en la mondo centro de naftoelterigado kaj de la rafineja industrio. En la daŭro de kelkaj jaroj la pola inĝeniero transformis ĝin en unu el la plej efike funkciantaj elterigaj centroj en la mondo. En 1873 troviĝis tie nur 9 ŝaktoj, 6 jarojn poste 251, en 1900 jam 1710. En 1901 Bakuo liveris la duonon de la monda petrolo. Siajn ŝaktojn kaj rafinejojn havis tie fratoj Nobel, Alfons Rotschild, baldaŭ ekinteresiĝis pri ĝi Rockeffeller. Bakuo komencis evolui tempestece, nur dum 6 jaroj 1897-1903 duobliginte la nombron de siaj loĝantoj. Poloj apartenis al la plej multnombraj etnoj – inter 30 – loĝantaj en la urbo. Tamen mankis en ĝi kanalizo, akvokondukiloj, plagis ĝin epidemioj de difterito, tifo kaj kolero. La akvo estis saloza kaj malpurigita de petrolo. Senhezite inĝeniero Zglenicki entreprenis la konstruadon de la urbaj akvodukiloj. Li subtenas ankaŭ sciencon i.a. helpante al la Biblioteko de la Bakua Filio de la Cara Teknika Societo destinante por ĝi 1000 rublojn dum la kompanio de Nobel-fatoj 60 rublojn, tiu de Rothschild-kompanio 45 rublojn. La vera pasio de Witold Zglenicki estis tamen la geologiaj esploroj. Sian tutan tempon kaj privatajn rimedojn li dediĉis al tiu afero. Li difinis la submarajn elterigterenojn difinate iliajn provizojn. Li elmontris 31 naftoriĉajn terenojn sur la kontinento. El propraj rimedoj dum forpermesoj li dokumentadis la naturajn riĉaĵojn de Kaŭkazio. Kvankam neniam li laboris profesie kiel geologo dank’ al tiu laboro li liveris informojn pri la ercotavoloj de fero, pirito, barito, kobalto, molibdeno, karbo, mangano, kupro, halito, alivorte roka salo, oro, arĝento kaj arseno. La geologian mondon li eniris dank’ al la inventaĵo, kiu tuj estis aplikita en la industrio. Lia aparato mezuranta perpendikularecon de ŝaktoj kaŭzis la elterigadon pli sekura. La mezureraroj kaŭzis tiam multajn averiojn, incendiojn, eksplodojn kaj homajn mortojn. Kiel la unua en la mondo Witold Zglenicki konsideris la konstruadon de naftoŝaktoj sur la maro, sed lia ideo prezentita en 1896 dum kunsido de CaraTeknika Societo estis taksita kiel tro malfacila teknike kaj multekosta. Nur post la 2-a mondmilito lia ideo estis realigita. En aŭgusto 1900 Zglenicki estis invitita de organizaĵo de petroindustriistoj al esploroj pri lokalizo de naftoprovizoj en Kaŭkazio. Li jam havis pretajn mapojn pri la provizoj de Azerbejĝano kaj la 20-an de aŭgusto en la periodaĵo “Neftianoje Dieło” li prezentis senpage ne nur mapon de tiuj provizoj, sed ankaŭ priskribon de 165 naftoportaj terenoj. Tio estis la unua en la scienca literaturo teksto elmontranta la dependecon de naftoprovizoj de gasoriĉaj vulkanoj, kiu aktualas ĝis nun. Sekve de tiu artikolo la caraj aŭtoritatoj komencis atribui al privataj entreprenistoj priskibitajn de li naftozajn terenojn. En la jaroj 1901-02 rekone pro liaj meritoj la Ministerio por la Grundoj kaj Ŝtataj Riĉaĵoj disponigis ankaŭ al li senpage kelkajn naftoriĉajn grundojn, aliajn li aĉetis favorpreze. Ilia areo egalas al unu mil hektaroj sur la kontinento kaj 220 hektaroj sur la Kaspia Maro. Zglenicki investis proprajn rimedojn por komenci la elterigadon en parto de siaj naftoportaj terenoj. En la sama 1901 Witold Zglenicki eksciis pri la trafinta lin nekuracebla tiam diabeto. Tri tagojn antaŭ sia morto la 6-an de julio 1904 li verkis sian testamenton, kies kopio troviĝas en ka Ŝtata Arkivo de Płock. Unufojajn sumojn aŭ procentojn de la enspezoj li testamentis al familianoj. I.a. la enspezojn pro la vendo de naftoriĉa tereno kun la valoro de 50 mil rubloj li testamentis al sia eksteredza filo Anatolo Winogradow, lian patrinon Maria devontigante eduki la filon kiel polon. Li deziris, ke lia filo portu lian nomon kaj ekloĝu en Pollando. Tio ne okazis. Krom zorgi pri la familio, i.a. siaj polaj nevoj Zglenicki klopodis, ke lia heredaĵo servu al evoluo de la pola scienco. Li testamentis do monrimedojn al pluraj sciencaj societoj, biliotekoj kaj filantropaj katolikaj organizaĵoj en Bakuo kaj sur la polaj teritorioj. Li testamentis sumojn por elkonstruo de metilernejoj en la ĉefaj urboj de la Pola Reĝolando. La plej gravaj estis rimedoj destinitaj al la Kaso de Mianowski en Varsovio, kiu estis ekde 1881 institucio aganta favore al la sciencevoluo sur la tereno de la rusa aneksoparto kaj ĝia ĉefa celo estis financa mecenateco. Dank’ al ĝi kreiĝis pluraj sciencaj publikaĵoj kiel „Geografia Leksikono de la Pola Reĝolando kaj najbaraj landoj”, „Leksikomo de la pola lingvo”, lernolibroj de la pola lingvo, lernolibroj pri la pola stilistiko kaj literaturteorio. La kaso helpis al literaturistoj i.a. Maria Konopnicka i Kazimierz Gliński; ĝi financis esplorojn pri la pola folkloro i.a. de Oskar Kolberg kaj Zygmunt Gloger, ĝi subtenis Maria Skłodowska-Curie. Apartan atenton meritas la deziro de Witold Zglenicki, ke el la liberaj rimedoj destinotaj al la Kaso de Mianowski en Varsovio estu kreita la t.n. fera kapitalo, kies procentoj estu destinitaj por premioj pro la plej bonaj verkoj de la tuteŭropa literaturo, arto kaj scienco en la speco de Nobel-premioj. La sorto de la rimedoj testamentitaj de Zglenicki meritus apartan pritrakton. Laŭ specialistoj la profitoj de nafto elterigita el la terenoj apartenantaj al Zglenicki egalis laŭ pritaksoj el 2003-jaro al 3 miliardoj da dolaroj. Kiel atentigas aliaj specialistoj liaj rimedoj testamentitaj favore al Mianowski-kaso superis la reĝan regalon de s-ta Jadwiga-reĝino, kiu destinis sian reĝan trezoron en la 14-a jarcento por la renovigo de la Krakova Akademio.
El la elsendo 10.01.2023. Legas Barbara – 12′ 25″