En 2023 pasas la 70-a naskiĝdatreveno de Krzesimir Dębski, unu el la plej elstaraj figuroj de la pola muzika scenejo. Komponisto de la nuntempa kaj filma muziko, orkestdirektisto, virtuozo de ĵazviolono kaj pianisto solenas ankaŭ la 50-jariĝon de sia profesia laboro. Tiuokaze en la Nacia Filharmonio en Varsovio komence de januaro okazis dediĉita al li koncerto „Furorkomponaĵoj de la granda ekrano” dum kiu li mem direktis la filharmonian orkestron. Dębski, muzika, multflanka erudiciulo studis en la Muzika Akademio en Poznano, en kiu li nun mem lekcias. Li akiris rekonon kaj famon kiel komponisto de simfoniaj, oratoriaj kaj solistaj verkoj. La koncerto omaĝanta liajn jubileojn ne hazarde estas titolita „La furorkomponaĵoj de la granda ekrano”. Krzesimir Dębski komponis nome muzikon por 46 plentempaj filmoj, i.a. por la surekranigita romano de Henryk Sienkiewicz „Per fajro kaj glavo”. Pro ĉi tiu muziko li akiris en 1999 la premion Frederiko kiel Komponisto de la Jaro kaj la sekvan jaron li ricevis pro la sama filmo la premion Philp Award. Li komponis ankaŭ muzikon por 26 seriaj filmoj. Krzesimir Dębski estis laŭreato de la 1-a premio de la monda Ĵazkonkurso en la belga Hoeillart. Plurfoje li akiris la titolon de la Plej Bona Violonisto, Komponisto, Muzikaranĝisto de la Jaro en la enketoj de la revuo „Jazz Forum”. En 1985 li ektroviĝis inter 10 plej bonaj ĵazviolonistoj de la usona periodaĵo „Down Beat”. Krzesimir Dębski estas membro de la Eŭropa Filmakademio.

El la elsendo 10.01.2023. Legas Maciek – 01′ 57″