Ludu

La 1217-a E_elsendo el la 30.12.2022 ĉe www.pola-retradio.org

proponas minifelietonon pri interesa vilaĝo Ossolin, en kiu troviĝas kurioza kapeleto Betlejemka, imitanta la Groton de la Enmondiĝo de Jesuo en Bet Leĥem;
•  En la nunsemajna kulturkroniko ni informas pri tradiciaj Kristnaskaj Kapeletoj en la Podlaĥia Regiono, la nordorienta Pollando kaj pri ekspozicio de alikontinentaj kripetoj en la urbo Rybnik. Ni informas krome pri la lasta Jarkolekto de la Polaj Tataroj;
• La E-komunumaj informoj rilatas al KER-ekzamena rikolto 2022; al Esperanto en lerneja debato en Hispanio en 2023; pri 11-taga ekskurso de Nepala E-Asocio en februaro/marto 2023.
• Fine ni proponas Leterkestan programeron.
• Muzike akompanas nin Flávio Fonseca per la E-versio de la kanto Verda el la jutuba kanalo de Brazila Kolekto. La programinformon akompanas interreta foto prezentanta la kristnaskan kripeton en la vilaĝo Ossolin.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.