Ludu

La 1216-a E_elsendo el la 25.12.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la nunjara Kristnaska elsendo ni komence iom retrorigardas al nia arkivo memorigante kelkajn erojn el niaj festokazaj elsendoj en 2002 kaj 2004:
• Temas pri informoj pri la kreinto de la plej bela pola kristnaska kanto „Di’ naskiĝas”, Franciszek Karpiński. Ĉeokaze aŭdiĝas ĉi tiu kanto per fragmentoj instrumentaj kaj voĉa de Anna Osmakiewicz ;
• Aŭdiĝas felietono de Kasia Tempczyk pri la difinado de la naskiĝdato de Jesuo;
• Temas pri fragmento de antaŭkristnaska magazino pri iuj kristnaskaj kutimoj en Pollando, relative antaŭnelongaj;
• Ni renkontiĝas kun nia antaŭmikrofona gasto, Katalin Kovats, kun kiu ni interparolas pri ŝia arta kreado marĝene de ŝia prelego „Vitro en la arto kaj praktiko” dum la lasta ARKONES.
• La programinformon akompanas interreta foto ligita al la Kristnaska Periodo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.